Diskuto:Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Listo de ZEO-j)

Zamenhof/Esperanto Objektoj[redakti fonton]

La artikolo ZEO havas ne plu funkciantan eksteran ligilon.

Antaŭ, la ekstera ligo listigis multajn ZEO-jn en multaj landoj, sed tiu ne estis ofte ĝisdatigita. La artikolo Listo de ZEO-j ŝajnas

malnova kaj eble malfacile legebla.

Eble ni povas re-redakti ĝin, kaj uzi la potencon de vikipedio por fari novan liston, ĝisdatigita de la uzantoj.

Kion vi pensas pri tio ? Ĉu oni bonvolas kunlabori en la artikolo ?

NicoRay 10:44, 4. Jun 2007 (UTC)

Mi kaŝis la nefunkciantan ligilon. AL @ 13:13, 4. Jun 2007 (UTC)

Mi proponas ekspluati la potencojn de Vikipedio. Eble ni povas redakti tabelo por ne nur la stratoj, same kiel :

Urbo (lando) Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
Amiens (Francio) Strato Rue Zamenhof (24 junio 1931) Antaŭa nomo : Chemin de la falaise

Komenco ĉe strato Octave Thierce
Speciala tabulo klariga ne ekzistas. Nur la strataj tabuloj portas la surskribon: Rue Zamenhof, 1859-1917.
Loko : 49° 54′ 17″ N 2° 17′ 27″ O / 49.90472 °N, 2.29083 °O / 49.90472; 2.29083 (mapo)

Niigata (Japanio) Monumento Monumento por "River-Defluiga Digo de Rivero Sinano" La digo estis finkonstruita en 1931.

Aperas la tekstoj : "POR HOMARO KAJ PATRUJO" kaj "FELICAJ ESTAS TIUJ KIUJ VIDAS LA VOLON DE DIO EN NATURO".
Informoj : http://www.jei.or.jp/foto/foto_zeo.htm
37° 36′ 34″ N 138° 50′ 35″ O / 37.609336 °N, 138.842983 °O / 37.609336; 138.842983 (mapo)

Valenciennes (Francio) Arbro Arbre espéranto La arbro estas Ginko.

Informoj : http://perso.orange.fr/esperanto-nord/valesper/pagharo/arbre.htm
Loko : 50° 21′ 22″ N 3° 31′ 11″ O / 50.35611 °N, 3.51972 °O / 50.35611; 3.51972 (mapo)

Pau (Francio) Placo/Parko Square Zamenhof Komenco ĉe strato Rue du sergent Bernes-Cambot

Memorŝtono kaj tabulo.
Fotoj : 1, 2
Loko : 43° 18′ 29″ N 0° 22′ 10″ U / 43.30806 °N, 0.36944 °U / 43.30806; -0.36944 (mapo)

Kion vi opinias ? NicoRay 20:30, 4. Jun 2007 (UTC)

Mi sugestas krei ŝablonan infotabelon (kiel por lingvoj, landoj, urboj, ktp _ vidu ekz {{Urbokadro}} ) {{infozeo}} kaj krei apartan artikolon ĉu por ĉiu unuopa zeo ĉu por grupoj da zeoj (Zeoj de Nord-Francio, Zeoj de Belgio, ktp.) kaj simple ordigi la paĝojn en la kategioron kategorio:Zamenhof-Esperanto-Objektoj. Tiel la kategoria paĝo aŭtomate fariĝos plena listo de ĉiuj zeoj menciitaj. Tiu solvo ŝajnas al mi pli taŭga ol tabela listigo kiu povus fariĝi pezega kaj malfacile legebla. Arno Lagrange  09:24, 5. Jun 2007 (UTC)

sugesto por {{infozeo}} :

Urbo Amiens
Lando Francio
Kategorio Strato
Situo 2°17'27"E ; 42°54'17" N
Nomo Strato Esperanto
De oktobro 2012
Antaŭa nomo * Strato de la milito
komenciĝas * Strato Unua libro
finiĝas * Bulvardo Fina Venko
Tabulo * inaŭgurita de prezidento Sarkozy la 15-an de decembro 2012
komentoj * estas verdaj flagoj je ĉiuj fenestroj en la strato

*= opcie. Opciaj parametroj aperu nur se ili ekzistas {{#if:{{{AntaŭaNomo|}}}| ...


Do, se mi komprenas bone, vi sugestas uzi ion same kiel mia tabelo, sed per lando, kaj krei artikolojn pri unu ZEO kiam ni havas sufĉe da informoj. Via {{infozeo}} estas simpatinda, kie vi volas uzi ĝin ? En la artikolo de la rilata urbo ?
NicoRay 10:13, 5. Jun 2007 (UTC)
Mi sugestas krei ĉu unuopajn artikolojn por ĉiu zeo, alternative po unu paĝon por iaj aroj da zeoj grupigitaj laŭ landoj au landpartoj kiam estas multaj. Aparta afero estas ligi al priurbaj artikoloj : povus esti simple ligilo el la urba artikolo, ankaŭ enkategoriado (eventuale aŭtomata) en la urban kategorion. AL @ 13:42, 5. Jun 2007 (UTC)

Mi opinias la proponatan artikolserion pri ZEO-j tre bona ideo, ĉar ĝis nun mankis bone publike alireblaj fontoj pri tiu temo, eĉ se ĝi estu speciale interesa por la esperantistoj, eĉ tiuj "ĉiutagaj" el inter ni. Mi pretas kunlabori pri la temo, sed certe plej konsilindus kontaktiĝi precipe kun la personoj, kiuj jam faris amasan laboron ĉi-kampe kaj ekzemple verkas librojn aŭ oficialajn listojn (mi scias, ke estas komisiito pri tio ĉe UEA, pluraj delegitoj ktp.). Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:46, 5. Jun 2007 (UTC)

Antaŭ, mi kontaktis unu persono de la retejo, ke registris la ZEO-jn. Tiu persono konas Raymond Bore, komisisto de UEA por ZEO-j. Mi kontaktos lin. NicoRay 08:33, 6. Jun 2007 (UTC)

Ni komencu ! Eble ni povas fari tion :

Artikolo : 'Listo de ZEO-j en [Kontinento]'
           ==Lando 1==
           Tablelo
             ZEO 1 : Informoj
             ZEO 2 : Informoj + ligo al Artikolo 'ZEO 2'
           ==Lando 2==
           Tabelo
           ==Lando 3==
           Se multaj : Vidu Artkolo 'Listo de ZEO-j en Lando 3'
Artikolo : 'Listo de ZEO-j en Lando 3'
           Tablelo
             ZEO 4 : Informoj
             ZEO 5 : Informoj + ligo al Artikolo 'ZEO 5'
           Aŭ se multa : Vidu Artkolo 'Listo de ZEO-j en Landoparto X'
Artikolo : 'Listo de ZEO-j en Landoparto X'
           ...
Artikolo : 'Nomo de ZEO' se ni havas sufiĉe da informos.
           Informoj, Ŝ:infozeo

Pri la listoj, ni povas komenci kun la Kontinentoj, kaj movigi la tabelojn en la landajn artikojn, kiam ili estas tro pezaj, ktp.

Kiel ni povas nomigi la ZEO-j ? 'ZEO Strato Zamenhof en Amiens', 'Strato Zamenhof en Amiens'... ?
Mi proponas, ke ni uzas la lando partoj se la lando havas pli ol 50 ZEO-j.
Ĉu vi volas krei portaleton por inciti la vikipediisto kontribui ?
NicoRay 10:49, 6. Jun 2007 (UTC)

Mi komencis Listo de ZEO-j en Eŭropo. Kion vi pensas pri tion ? NicoRay 12:57, 6. Jun 2007 (UTC)
Mia kontakto respondis :
Saluton!
 Dankon al vi pro interesa letero. Mi neniam estis sur tiu paĝo de VIKIPEDIO. Jes artikolo estas ne aktuala. Nombro de ZEO=j en Pollando( kiuj mi registries) atingis jam 170 - en la artikolo: 144. En iom pli libera tempo en somero mi devas iom prilaboriu la problemon J Jes mi informos Raymond Bore pri ĉio.
Kun amikaj salutoj
Robert
Nun, eble ni povas transloki nian diskuton en Diskuto:Listo de ZEO-j. Bonvenon al ĉiu, kiu volas kunlabori ! NicoRay 15:38, 6. Jun 2007 (UTC)

Por doni koordinatojn de Francaj statoj,

NicoRay 15:51, 6. Jun 2007 (UTC)

Ĉu "ZEO-j" aŭ ĉu "ZEO-oj"?[redakti fonton]

Karaj, laŭ mia kompreno, en Esperanto oni preferas aldoni helpan finaĵon "o" kiam oni substantivigas mallongigojn. Do devus esti "ZEO-oj", ne "ZEO-j" kiel la nuna titolo de la listo (kaj de ĉiuj sublistoj). Mi serĉis en PMEG kaj efektive ĝi donas la jenan ekzemplon:

Citaĵo
 Mi partoprenis en tri IJK-oj 
— http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj_vortetoj/liternomoj.html

Mi do proponas alinomigi tiun ĉi artikolon analoge al la ĉi-supra ekzemplo: ne "ZEO-j", sed "ZEO-oj". Ĉu estas kontraŭaj argumentoj? Amike, --WinstonSmith 14:41, 23. Okt 2010 (UTC)

Mi konsetas vian proponon. NicoRay 12:53, 10. Jan 2011 (UTC)

Ĉu vera ZEO ?[redakti fonton]

Fine de "Rimarkindaj ZEO-oj", ĉu la menciita "plej ridinda" objekto estas vera ? Ĝi aspektas al mi, kiel trukita foto. Tamen se jes vera, ĉu en publika loko aŭ en privata loko ? Popolano (diskuto) 18:25, 29 Okt. 2012 (UTC)

vimcu lo vi liste[redakti fonton]

lo vi liste zbasu zi .espyrantizym. cu simlu lo ka bo nelci lu .saiyntalydji. i ku'i lo bangu co'u lo fange li'u Lojbanist (diskuto) 18:52, 20 maj. 2018 (UTC)[Respondi]