Diskuto:Listo de eŭropaj promenitineroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino "eŭropaj promenitineroj" laŭ mi forte akcentas haltejojn/staciojn listigatajn unu post alia, kaj malakcentas la kontinuan vojadon. Tial la subskribo sub la mapo, "eŭropaj longdistancaj promenvojoj", jam pli bonas kaj pli korespondas al nacilingvaj ekvivalentoj, kvankam ĝi iom longas, kaj laŭ la modelo de ekzemple la angla la alternativo "Eŭropaj longdistancaj padoj" ankaŭ bonus - ĉar pri la vorto "vojo" necesas akcenti ke ĉi-tie ne temas pri larĝa asfaltita aŭtovojo, sed pri vojeto por promenado aŭ migrado aŭ marŝado, kaj "pado" aŭtomate enhavas tiun signifon. Tial mi pledas por alinomigo al titolo "Eŭropaj longdistancaj padoj". ThomasPusch (diskuto) 21:08, 9 nov. 2019 (UTC)[Respondi]