Diskuto:Listo de etnoj laŭ populo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Avtandil: Kial vi ne enmetis la judoj aŭ hebreojn en la listo? Estas ĉirkaŭ 13.200 mil judoj en la mondo. Ĉu la judoj estas etno? Ĉu la nomo "hebreoj" estas la ĝusta nomo por la etno? Mi aldonis paĝon pri la judoj kaj scivolas ĉu ili estas etno kaj apartenas al via arbo de etnoj. --Stefano KALB

Hrm. Kio estas etno ŝajnas al mi tre tikla afero. Mi scivolas kiel oni kalkulas kiom da homoj estas en la diversaj etnoj. Ĉu laŭ enketo de la homoj mem? En Usono oni trovis en la lasta homkalkulado ke pli da homoj nun indikas ke ili estas "usonanoj" ol en antaŭaj kalkuloj. Do homoj kiuj antaŭ diris ke ili estas "azidevena usonano" aŭ "afrikdevena usonano", ktp, nun diras nur "usonano". Pri judoj, povas esti juda etno laŭ la opinio de iuj. Laŭ aliaj, eble eĉ usona judo estas aparta etno ol aliaj judoj, pro tio ke la vivspertoj ne estas similaj por ĉiuj judoj. Fakte, estas interesa konflikto inter kulturoj nun en usono pro tio ke la "etno" "afrikdevena usonano" kiu konsistas el afrikanoj kies pragepatroj frue venis (aŭ estis venigitaj) al Usono havas alian kulturon ol nunaj enmigrintoj el Afriko, kaj ofte aliaj partoj de la socio (la blankuloj, ekzemple) emas enmeti ĉiujn en unu kategorio kiu estas "nigrulo". Sed ili kompreneble estas apartaj grupoj. Ankaŭ, post nelonge junaj baratdevenaj homoj kiuj dum la lastaj kelkaj jardekoj naskiĝis en Usono kaj ne lernis la lingvojn de la gepatroj kaj kiuj ne emas sekvi la striktajn regulojn de siaj gepatroj fariĝos alia etno kiu estos baratdevena usonano, kiu havos alian kulturon ol homoj en barato, sed ne tute la sama kulturo kiel tion kiun oni nomas "usonano". Ho, ve, pardonu pri la babilado. Mi nur volis esprimi ke oni zorgu pri la difinoj de la etnoj (ili ne ĉiam sekvas naciajn aŭ rasajn limojn -- kaj ne eblas scii ĉu la listo ĉi tie konsideras tiujn, ĉar ili eble havas tro malmulte da homoj por esti en la listo). --Jacob SCHWARTZ


Klaregaj limoj inter etnoj ŝajnas neeblaj al mi. Ekzemple, klasi kolombianoj kaj venezuelanoj kiel etnoj mi malkonsentus. Oni povus same kunigi ilin, aŭ dividi laŭ indianoj, kreoloj, hispanoj, negroj, mulatoj, germanoj,... -- Davidme


Mi konsentas kun Davidme, kaj ankaŭ kun Jacob. Efektive estas malfacilege entute difini, kio estas "etno", sed por ke la uzo entute havu sencon, necesas io plia ol nur komuna ŝtataneco. Ordinare devas ekzisti ia grava grupliga faktoro. Tia faktoro ordinare kaj precipe estas komuna lingvo. Sed en iuj okazoj povas esti io alia, kiel ekzemple komuna religio, kaj tiam ne nepre devas temi pri tio, ke ĉiuj anoj de la etno vere anas en la religio. Povas esti, ke ili nur ligas tiun religion al la grupo, kiel komunan kulturan heredaĵon.

Mi iam legis pri la malfacilegeco difini la nocion "arabo". Foje temas pri lingvo, foje pri religio, foje pri io alia. Tre rapide kaj tre draste povas ŝanĝigi kaj novdifiniĝi la etna identeco de homo.

Prefere oni ne enmiksu terminojn kiel "negro" kaj "mulato" en la aferon etno. (Prefere oni entute ne uzu tiajn apenaŭ nedifinieblaj kaj tute nesciencajn ideojn kiel "negro", "blankulo" kaj "mulato".)

Cetere mi pensas, ke nuntempe "judo" kaj "hebreo" praktike estas sinonimaj.

Bertilo WENNERGREN