Diskuto:Ljudmila Novak

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikolo ĝis nun estis ruĝa ligilo pri Komitato pri Kulturo de la Eŭropa Parlamento, dum antaŭe en la teksto oni notis ke ene de la Eŭropa Parlamento Ljudmila Novak aktivis en la Komisiono pri Kulturo kaj Edukado de la parlamento. Post ioma sondo mi forte suspektas ke tute ne ekzistas aparta "komitato pri kulturo", sed ke temas pri la menciita Komisiono pri Kulturo kaj Edukado. Ĉar mi ne vidas ajnan ŝancon trovi materialon por postulata artikolo Komitato pri Kulturo, pro la supozebla neekzisto de ĝi, mi ŝanĝas la vortumon de "komitato" al Komisiono pri Kulturo kaj Edukado. Se mi malatentis iun informon, mi bonvenigas ĉian plikleriĝon pri la komitata sistemo de la EP. ThomasPusch (diskuto) 09:48, 3 jun. 2016 (UTC)[Respondi]