Diskuto:Logos

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭ duonjaro, la uzanto Yassine Mehdi ŝanĝis la duonfrazon

  • (greke λόγος logos; ankaŭ esperantigite logoso) al
  • (greke λόγος logos; ankaŭ esperantigite logo aŭ logoso).

Tio tamen estas problema. La vorto logo (kontrolu) en Esperanto signifas ion alian. Do, kvankam ankaŭ la vorto "logoso" ne estas en PIV kaj reta vortaro kaj eble eĉ dokumentiĝas en neniu vortaro, tamen ĝi preferindas al simpla inventado de plia signifo de vorto signifanta ion alian... Kaj mi ne scias, eble la vorto "logoso" tamen troveblas en iu vortaro aŭ filozofia traktaĵo, nur ke mi ne tuj trovis ĝin. ThomasPusch (diskuto) 19:53, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun ThomasPusch, ke ne estas prudente proponi la formon "logo" kun ankoraŭ unu senco. La formo "logoso" miascie ne estas uzata por aliaj celoj, ĝi do principe estas uzebla, sed ĝis nun mi ne rimarkis, ke iu havus emon uzi ĝin kiel esperantigon de la greka λόγος. Kial? Eble oni hezitas polui la vortprovizon de Esperanto per termino kun tiom antikvece konfuza aro da sencoj kaj kontentiĝas per greka vorto kun Esperanta prononcindiko: λόγος [lógos]. Eble necesas atendi, ke iu lingve kompetenta filozofo uzu la formon "logoso" (aŭ ian pli elegantan inventaĵon) en referencinda publikaĵo... Amike, -Filozofo (diskuto) 22:07, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĝuste tial estas tute bone, ke la artikolo ĝis nun ekde jam pli ol 21 jaroj (!) estas sub la tute ne-esperanta titolo "Logos". Oni ankaŭ povus argumenti, ke nun en la teksto tute ne estas pruvo pri la simpla aserto ke la greka vorto entute estas "ankaŭ esperantigite 'logoso'", kaj povus draste forstreki la tri vortojn

  • (greke λόγος logos; ankaŭ esperantigite logoso)

sed mi tute ne volas esti radikale lingvopurisma. Nur "logo" klare ne estas la ĝusta alternativo, tio estas relative ekster diskuto... ThomasPusch (diskuto) 22:27, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]