Diskuto:Maŝhado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo ĉi tie kreiĝis en 2010 je la nomo Maŝhado, dum en aliaj paĝoj de Vikipedio la urbo longe literumiĝis Maŝado (sed nun oni provas laŭeble unuecigi la literumojn). Aliaj latinliteraj lingvoj subtenas la formon de konsonanto "ŝ" kaj tuj sekve plia konsonanto "h" (Mashhad, Mašhad, Masjhad, Məşhəd, Maxhad, ankaŭ cirile Мэшхэд, Мешхед, Машхад - jen "x" estas "ĥ" ĉar multaj lingvoj skribitaj per cirilaj literoj ne konas la sonon "h" sed ĉiukaze tie estas iu konsonanto post la sono "s"). Sed en Esperanto tiu sonkombino ne estas kutima, kaj aŭdante la vorton prononcata de iranano, apenaŭ aŭdeblas iu "h" - al nelingvano ĝi simple sonas kvazaŭ "Maŝado". Tial ne certas kiu literumo en Esperanto vere preferindus aŭ kiu literumo en Esperanto oficialas. Ĝenerale en Esperanto oni esprimas geografiajn nomojn tiom simple kiom eblas - ekzemple eĉ se en multaj latinliteraj lingvoj estas du samaj konsonantoj, ekzemple por indiki ke apuda vokalo estu prononcata mallonge, en Esperanto tio ne funkcias: se nur estas unu konsonanta sono, skribiĝas nur unu konsonanto! La vorton Maŝhado do necesos prononci kun klara paŭzo inter unua silabo "Maŝ" kaj dua "ha", kvazaŭ estus "Maŝ Hado". Tiel la prononco ne sonas. Do restas dubo. Tial bonas aldoni iujn esperantlingvajn referencojn, kiel en Esperanto norme en la lando literumiĝas la urbo. Eble iu persa-esperanta vortaro mencias oficialan esperantan vortumon, aŭ la revuo "Irana Esperantisto" raportis pri ĝi en Esperanto. Tiam bonas ekzakte noti tiun referencan fonton ĉi tie, kaj uzi ĝin kiel aŭtoritato. ThomasPusch (diskuto) 08:02, 23 feb. 2023 (UTC)[Respondi]