Diskuto:Vidbendilo
Aldoni temonmagnetoskopo - ĉu taŭgas la vorto? Por mi ĝi sonas tre antikve
P.Fiŝo 08:11, 2. Nov 2006 (UTC)
- Kio ne plaĉas al vi??? La vorto estas PIV-a, eĉ komenco de la artikolo estas citaĵo el PIV Sxak 13:50, 11. Dec 2007 (UTC)
Mi dum 28 jaroj da esperantlingveco neniam aŭdis aŭ vidis tian vorton en Esperanto, kvankam mi konas tiuspecan vorton en la franca - al mi tiu esperanta vorto do aspektas francisma neologismo. Dum la 1980-aj jaroj mi en Esperanto perceptis paralele la vortojn "video/videilo" (laŭ modelo de la angla kaj germana lingvoj)kaj "vidbendo/vidbendilo" (pli origine esperanta), ekde la fino de la 80-aj jaroj nur la duan vortoparon.
ThomasPusch 14:46, 12. Nov 2006 (UTC)
Ankaŭ mi dum miaj 20 jaroj de esperantismo ne aŭdis la vorton.--P.Fiŝo 08:30, 17. Nov 2006 (UTC)
Terure, ĉu jam 'DVD-skopo'!!! --P.Fiŝo 06:31, 11. Dec 2007 (UTC)
- Normala vorto. Ŝajnas ke eĉ PIV-a. Mi kontrolos hejme
Tio estas verŝajne unu el la "vaste uzataj" vortoj. Strange, ke oni ne konis ĝin en Sovet-Unio. Piechjo 08:58, 12. Dec 2007 (UTC)
Aĥ, mi vidis en Guglo kaj 'magnetoskopo' aperas kiel franca neologismo. Dankon, francoj, pro savi Esperanton de angle odoraj vortoj... Piechjo 09:01, 12. Dec 2007 (UTC)
- Vi pravas, Piechjo, 'magnetoskopo' estas NPIV-a vorto kaj (kio estis tute eke por mi) eĉ estas sufikso '-skop-'. Kaj ankaŭ vi pravas, ke por eksSovetianoj 'magnetoskopo' estas suspektinda vorto. Ni uzas anglolivedivenajn vortojn kaj por 'magnetoskopo' kaj por 'DVD-skopo'. Kaj same mi diras denkon al francoj. --P.Fiŝo 10:20, 12. Dec 2007 (UTC)
- Mi ne volas kalkuligi min kiel sovetuniano. Mi lernis la lingvon en 1979 kaj ĉiam havis intensajn kontaktojn kun esperantistoj el centra, okcidenta kaj suda Eŭropo, ambaŭ Amerikoj kaj orienta Azio, neniam estis en Sovetunio, kiam la ŝtato ankoraŭ ekzistis ĝis 1991 (nur poste kiam mia esperanta vorttrezoro jam estis tre stabila), kaj tamen neniam en la praktika vivo aŭdis aŭ vidis la PIV-an vorton "magnetoskopo", kiun mi tamen plu nomos francismo. ThomasPusch (diskuto) 17:07, 19 nov. 2024 (UTC)
- @Piechjo kaj VladimirPF: PS: Mi nun ankoraŭfoje detale kontrolis. La unua eldono de PIV el 1970 havis nek vorton "magnetofono" nek antaŭsilabon "video-"; ambaŭ ekaperis nur en la dua eldono de 2002 ("magnetofono", p. 701, "video-", p. 1233). Mi mem tamen kiel okcidentulo intense uzis la teknikon en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, kaj jam ne plu uzis ĝin en 2002. Tial mi neniam havis kialon aŭ motivon kontroli post 2002 ĉu iu al mi nova vorto "magnetofono" estus en PIV, sed eĉ se mi volintus, mi dum ĉiuj jaroj de 1970 ĝis 2020 nur havis la unuan eldonon de 1970. Do ĉiukaze en la tempo kiam la teknokologio furoris, en la 1970-aj (tiam mia ankoraŭ estis iom juna), 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, validis nur la eldono de 1970, kaj en ĝi nek "magnetofono" nek antaŭsilabo "video-" permeseblis. Probable la lingvouzo estintus alia, se ekaperintus PIV 1978, PIV 1986 kaj PIV 1994, kaj ĉiuj varbintus por uzo de noveca vorto "magnetofono". Sed tiam la teknika evoluo simple pli rapidis ol la eldonritmoj de PIV - ĉiukaze mi ĉiam perceptis ke la vorto "vidbendilo"[1] kiun mi ĉiam aŭdis kaj vidis en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj por la aparato, el "vidi", "bendo" kaj "ilo", ĉiam estis aprobita laŭ PIV (do PIV 1970). ThomasPusch (diskuto) 17:48, 19 nov. 2024 (UTC)
- @ThomasPusch: kaj informe ankaŭ al @Piechjo kaj VladimirPF: Ĉi tie iel nenio plu movigas, kvankam la argumentoj por vidbendilo, kiu ankaŭ estas la kutima vorto en mia ĉiutaga vivo, sed pri tio kompreneble ne temas, estas konvinkaj. Tial mi proponus ŝovi la tekston al titolo vidbendilo, lasi alidirektilojn de la alternativaj vortoj ĉi tien kaj kiel nun listigi ĉiujn referencojn por ĉiuj de la tri vortare referencitaj vortoj, nur en sinsekvo 1 vidbendilo, 2 magnetofono 2002 kaj 3 vidbendaparato 2020. Sincere Aidas (diskuto) 19:39, 15 feb. 2025 (UTC)
Fakte, un pasis ankoraŭ tri monatoj. Ĉiukaze, laŭ la intertempe amasigitaj referencoj
- 3 por vidbendilo (ekde 1983, fakte ankaŭ antaŭe), - ref: ekzemple, "vidbendilo" en la komputila vortaro (angle kaj esperante)
- - ref: Angla Esperanta Telekomunika Vortaro, de Christian Bertin, 1983/1985 (angle kaj esperante)</ref>
- - ref: la tekniko ekaperis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam PIV 1970 estis la sola ampleksega nur-esperanta vortaro, kaj la kombinaĵo "vidbendilo" por la aparato, el "vidi", "bendo" kaj "ilo", ĉiam estis aprobita laŭ PIV 1970,
- 1 por magnetoskopo (ekde 2002) - ref: artikolo magnetoskopo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 2002, presita eldono, paĝo 701 - en vortaroj antaŭ 2002 ne dokumentiĝas la vorto magnetoskopo (en la Franca-Esperanta Vortaro de Danvy kaj Le Puil el 1992, p. 526, nur proponiĝas la vorto "kasedmagnetofono" por sonkasedo)
- 1 por vidbendaparato (2020) - ref: artikolo vidbendaparato en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ne troveblis en IV 2002, pri PIV 2005 mankas informo
eblas klare dedukti, ke vidbendilo estas multe pli tradicia vorto ol magnetoskopo 2002 kaj vidbendaparato 2020. Tial sendube la referencoj permesas fine sekvi la dubon pri universale esperantlinge uzata vorto "magnetoskopo" de ekssovetianoj samkiel EU-landaj esperantistoj, kaj pravigeblas sekvi la proponon pri ordigo de la vortoj en sinsekvo 1 vidbendilo, 2 magnetofono 2002 kaj 3 vidbendaparato 2020. Mi adaptas la paĝon, ĉar kial ankoraŭ atendi - fakte la protestoj jam estis en 2006, antaŭ 18 jaroj. ThomasPusch (diskuto) 20:00, 15 feb. 2025 (UTC)