Diskuto:Makzelulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial vi deprenis la hungaran nomon?

ĉar neniu paĝo jam troviĝas kien ĝi ligas. Ni ne ligas al neekzistantaj paĝoj, sed nur kiam ili fakte estas redaktitaj. Alikaze leganto estus malkuraĝigita provi ligojn kiuj montras malplenajn pĝojn. Arno Lagrange 13:21, 19. Dec 2003 (UTC)


Do, se mi volas scii, kion signifas iu rara vorto en mia nacia lingvo, mi devas krei paĝon pri ĝi en la nacia?! Ĉu ne ekzistas alia metodo por memorigi al la nacia signifo? RK


Eventuale vi listigu tradukojn de la esperanto vorto en diversaj nacilingvoj. Sed por tio pli taŭgas ReVo ( http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/ ) al kiu la vikipedia artikolo povas ligi se ĝi ekzistas (ekzemple : ReVo:gloso per kiu mi povas ekscii ke hungare oni diras: szójegyzet, glossza; ReVo:gnatostomulo ne jam ekzistas ). Arno Lagrange 14:40, 19. Dec 2003 (UTC)

Mi preferus la esprimojn "makzeluloj" anstataŭ gnatostomulo! makzelulo kiel en la hungara, germana, mandíbula = makzelulo?(en la hispana?:peces con mandíbulas articuladas)

Karaj amikoj! Mi vidas ĉi tie klasifikon maniere "kladistika". La vikipediisto, kiu faris tion, eventuale povus skribi iomete por Kladistiko, bonvolu? Multkolorbirdo 15:32, 19. Dec 2003 (UTC)


Mi opinias ke la finaĵo -ulo ne necesas ĉi tie. Ĝi taŭgas kiam la grupo nomiĝas pro kvalito de sia anoj (Ronĝuloj ronĝas, rostruloj plejparte havas rostrojn) aŭ kiam la grupnomo estas derivita de la nomo de iuj de siaj membroj, sed ne ĉiuj (simiuloj ne ĉiuj estas simioj, fokuloj ne ĉiuj estas fokoj). Sed kiam la nomo estas substantiva neologisma radiko donebla al ĉiu ano de la grupo, -ulo ne estas necesa laŭ mia opinio (ekz. primatoj, cetacoj, krustacoj).

Mi invitas diskuton pri tio.
Jmb 00:48, 11. Aŭg 2004 (UTC)

Esperanta nomo[redakti fonton]

Kie mi povas kontroli, ke en Esperanto ekzistas "makzeluloj" kaj "gnatostomoj"? En PIV kaj en reta-vortaro.de mi ne vidas. Mi timas ke tio estas originala esplorado do mi proponas alinomigi al Gnathostomata. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:41, 30 Okt. 2014 (UTC)