Diskuto:Malfrua parolevoluo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unue oni devas korekti multnombrajn lingvajn erarojn kaj malglataĵojn. Due, mi ne komprenas kion signifas parolevolvado. Ĉu temas pri parolevoluo? Mi ĝenerale ne komprenas sencon e la vorto evolvado, kiu plurfoje aperas en la teksto. Trie, ĉu eblus aldoni intervikiojn?--RG72 (diskuto) 12:09, 2 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Vi povas libere poluradi tiun artikolon, oni ofte faras tiun kun miaj artikoloj. Redaktu kuraĝe! Mi prokrastinis aldoni intervikiojn al kiam ni havos titolon de artikolo, ĉu devus ĝi esti prokrastinita parolevoluo? Mi ne scias kial mi povus doni intervikiojn al alinomita artikolo. Koracio (diskuto) 09:45, 9 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi korektis lingvaĵon kaj aranĝon de la artikolo, do nun laŭ mi ĝi ne plu estas polurinda. Mi opnias ke la nuna titolo estas akceptebla, do alinomis ĝin. Nun indus aldoni intervikiojn.--RG72 (diskuto) 10:32, 9 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi aldonis intervikiojn. --Dominik (diskuto) 10:33, 16 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon!

La vorto "posttempa" estas iom stranga. Mi proponas "malfrua" aŭ "prokrastita". Notu: la verbo estas "prokrasti" SEN "in"! Sincere, Moldur (diskuto) 07:21, 17 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Ankaux mi trovis, ke titolo ne estas tre bona. Mi elektus malfruan, cxar la infano ne prokrastas parolon. Koracio (diskuto) 10:59, 23 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi korektis kelkajn erarajn vortojn, sed kelkaj restas. Kio estas "inteligo", kio "pretencoj"? Moldur (diskuto) 07:44, 17 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi korektis inteligon = komprenadon. Pretencoj volas esti Esperantigado de Hungara vorto készségek. Mi skribis malbone, vortaro [1] montras tiun vorton sen n. Koracio (diskuto) 10:55, 23 dec. 2017 (UTC)[Respondi]