Diskuto:Malsupra Alzaco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tute sendepende de la franca nocio Basse-Alsace aŭ la germana nocio Unterelsass en unu vorto, en Esperanto ne eblas ligi adjektivon kaj substantivon per ligostreko al vorto "Malsupra-Alzaco" - laŭgramatike tia ligostreko malĝustas. En Esperanto do nepre estas "Malsupra Alzaco" aŭ "Suba Alzaco". Plie, necesas substreki (kiel la dua artikola frazo prave faras), ke la termino signas historian, mezepokan regionon (kiu "konsistigas, kun Supra Alzaco kaj la Respubliko de Mulhaŭzo (enklavigita en la antaŭa), unu el la subdividoj de la historia regiono Alzaco". En 1790 kadre de la Franca Revolucio la regiono ricevis iom ŝanĝitan departemento-nomon, kiu evitis la nomon "Alzaco", sed transprenis la adjektivon "Malsupra", kaj rezultis la formo "Bas-Rhin", "Malalta Rejno", sed en internacia lingvo la formo "Malalta Rejno", se ne rigardi nur la teritorion de la Franca Respubliko, sed la tutan riveron, ne bone tauĝas por la riveropeco ĉe Strasburgo ... la Rejno ĉe Kolonjo aŭ ĉe Arnhem kompare "pli malaltas" ol en Strasburgo kaj Kehl. Tial la historia nomo Malsupra aŭ Suba Alzaco daŭre estas tute bona internacia traduko de la nur-francia departemento-nomo "Bas-Rhin", kaj neniel konsidereblus nur "inventaĵo de berlinaj okupantoj inter la jaroj 1871 kaj 1918". ThomasPusch (diskuto) 19:05, 26 apr. 2016 (UTC)[Respondi]