Diskuto:Malutopio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malutopio laŭ mi estas tre malklara termino. Mi pensis, ke temus pri rakonto el la pasinteco. Se neniu kontraŭas, mi ŝatus ŝovi al kontraŭ-utopio. Amike Helga Schneider 16:40, 2. Jan 2009 (UTC)

La argumentoj estas malklaraj. Utopio ne ciukaze estas "bona" aŭ "dezirinda". Krome, tio, kiu estas "dezirinda" ŝanĝas de la vidpunkto de la leganto. Laŭ kapitalisma vidpunkto granda parto de la sciencfikcia literaturo de socialismaj landoj estas "malutopio", ĉar ĝi prezentas kelkfoje evoluatan komunisman socion, do al kelkaj nedezirinda utopio.

La menciitaj verkoj rilatas al nedezirinda socio, sed kutime estas tamen traktataj kiel "utopio". Krome estas miloj da mallongaj rakontoj de Usonaj aŭtoroj inter 1930 kaj nun, kiuj atentigas pri mizevoluoj de la kapitalisma socio. Neniu ĝis nun sentis la bezonon, trakti ilin aparte de la spacaventuroj ktp.

"Kontraŭ-utopio" ĉiukaze estas la plej malĝusta kesto --77.22.107.226 13:03, 5. Jan 2009 (UTC)


La vorto malutopio povas ŝajni iom stranga, se oni pensas, ke la vorto utopio venas de u- (neni-) kaj topos (situo) : do utopio devus signifi "lando/urbo ekzistanta nenie". Sed jen la difino de utopio en www.reta-vortaro.de : Neefektivigebla idealo, teorio: ĉu efektive ni laboras por ia utopioZ? utopia projekto; la esperantistojn oni longe taksis utopiistoj. Utopio estas teoria idealo.
Do mi pensas ke malutopio estas akceptebla kiel kontraŭa ideo de idealo, ĉar la malutopioj estas teruraj.
Malo = kontraŭo, do kontraŭ-utopio estas akceptebla, sed la vorto malutopio ekzistas. NicoRay 11:13, 5. Jan 2009 (UTC)
Viaj argumentoj, Nico, konfirmas, kiel neklara "malutopio" estas. Se vi referencas al la difineto de Reta Vortaro, do fakte al la ne plu aktuala Plena Vortaro de Esperanto de 1934 (kial vi ne referencas al PIV de 2002/2005?), utopio estas "Neefektivigebla idealo, teorio". Do malutopio laŭ via rezonado estus "efektivigebla idealo, teorio"!
Laŭ PIV utopio havas tri karakterizaĵoj: estonta, nerealigebla, bona. Pri "malutopio" oni do devas lerni, ke mal- rilatas nur al la elemento "bona", nek al "estonta", nek al "realigebla" nek al iu kombino de la tri elementoj.
Vi tamen pravas pri la ekzisto de la termino "malutopio", eĉ se vi nur asertas tion. La fakto tamen estas facile kontrolebla ekzemple per la t.n. masko "Kukolo". Do estu kiel ajn, malutopio ja povas resti. Ĉiukaze ĉiu ajn ja havas la rajton esprimi sin malklare. Amike Helga Schneider 12:35, 5. Jan 2009 (UTC)
Laǔ Reta Vortaro (ReVo) utopio estas "Fikcio prezentanta idealan socion, frape kontrastan al la siatempa", do malutopio estus "Realaĵo prezentanta la socion, konforme al la siatempa". Tiu difino ne respondas al la ligiloj de aliaj Vikipedioj (angle dystopia), kiu rilatas al fuŝa utopio (preskaǔ koŝmaro), do ĉitie la taǔga termino estu "misutopio". Ĉu ne?--DidCORN la 23-a de oktobro 2016, 21:00 (UTC)
La tradukita vorto, "dystopia," estis inventebla en la angla pro samsoneco inter la anglaj prononcoj de la prefikso "eu-" kaj la unua silabo de "utopia." Ambaŭ pronunciĝas kiel [ju] en la angla. Fakte, mi mem ĉiam pensis ke "utopia" estis simple stile licensa literumo por "eutopia," ĝis mi legis ĉi tiun diskuton.
Mi proponas "fiutopio" aŭ, neologisme, "distopio." Kiel aliaj rimarkis, "utopio" ne devas signifi bonan aferon (krom en la difino de ReVo), do ankaŭ "misutopio" eble maltrafas ĝin. Iuj romanoj en tiu ĉi ĝenro ne temas pri miso sed pri ies ideala socio efektivigita, kiu ne estas la idealo de la protagonistoj. Jan sewi (diskuto) 07:16, 24 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Sa saluton Jan sewi. Mi vidas, ke kiel mi vi trovas ke la termino malutopio ne bone taŭgas por preskribi la temon de l'artikolo. Mi elektis kaj preferis la prefikson mis-, ĉar ĝi estas rekomendata de NPIV por traduki la prefikson dis- de aliaj lingvoj. La prefikso fi- supozas moralan kaj malbonan intencon, kio tute ne validas por tia utopio. Aliflanke la prefikso aĉ- signifas prave "Malbona, malbonkvalita". Do post nia diskuto, kial ĉu ne preferu ni la terminon "aĉutopio"?.--DidCORN la 24-a de oktobro 2016, 11:00 (UTC)
Saluton. Miakomprene, ne estas nur unu maniero traduki "dis-", ĉar ĝi havas diversajn etimologiojn kaj krome, venas el malsamaj lingvoj kaj kulturaj kuntekstoj, do povas esti tradukata diversmaniere depende de la preciza vorto. Ĉi tie temas pri la malo de εὐ-, "δυσ-", do "malbona," "malfacila," "malagrabla." Eble ne temas pri morale malbona afero (depende de via opinio pri moraleco), sed mi hezitis pri "utopiaĉo" pro tio, ke -aĉo pli pensigas min pri malbona kvalito aŭ maksimume ĉagreno anstataŭ subprema, suferiga mondo.
Mi trovas "aĉutopio" kurioza; kie alie okazas aĉ- kiel prefikso? Mi ne diras ke vi malpravas, nur ke mi neniam vidis tion. Jan sewi (diskuto) 12:22, 24 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Hi samideano! Mi pensis al kunmetaĵo "aĉa utopio", sed vi pravas "utopiaĉo" kongruas pli bone al la esperanta vortfarado. Tiu termino estas sufiĉe ĝenerala por trakti subpreman aŭ suferigan mondon, intence aŭ ne. Ĉu ŝanĝu ni la titolon de l'artikolo?--DidCORN la 25-a de oktobro 2016, 10:45 (UTC)
Hej. Fakte mi iom ekŝatis vian proponon pri misutopio. -aĉ- ŝajnas ne-enciklopedieca, kaj mi ne memoras kial mi ne ŝatis mis-. Jan sewi (diskuto) 11:07, 26 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
He! Relegante, kion vi skribis, ŝajnas ke vi konsideris ke la afikso "mis-" rilatis al malbona moraleco, kio ne veras; ĝia signifo estas pli ĝenerala, kaj taŭgas por nia temo. Eble vi konfuzis la prefikson "mis-" kun "fi-", kie ĉi-lasta enhavas moralan aspekton. La konkludo de nia diskutado estas do, ke la termino misutopio priskribas pli klare kaj kompreneble por esperantistoj la nocion kiu nomiĝas dystopia en aliaj lingvoj.--DidCORN la 27-a de oktobro 2016, 17:35 (UTC)
Mi ne konsideras la prefikson mis- rilata al moralo. Kiam mi parolis pri moralo, mi parolis ĝuste pri fi-.
Mi pensis, ke "misutopio" devas signifi "erara utopio" aŭ "malĝusta utopio," alivorte, ke la rezulto ne estis volita de la kreanto de la utopio. Sed ĝi ne devas, ĉar oni diras ankaŭ: misuzi, mistrakti, misfaro, misformi, misordo, miskonduti... tiuj vortoj ne (aŭ ne necese) signifas erarojn.
Ĉiukaze, ni interkonsentas, ke "misutopio" estas pli klara ol "malutopio." Jan sewi (diskuto) 18:37, 27 okt. 2016 (UTC)[Respondi]