Diskuto:Marco Pannella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

FORPASIS AMIKO (teksto de Carlo Minnaja)

La 19an de majo posttagmeze forpasis, 86-jara, Marco Pannella. Ĉiuj ĵurnaloj, gazetoj, politikaj blogoj pli aŭ malpi longe nekrologas: itala politikisto, ĵurnalisto, eseisto, fondinto kaj ĉiam pinta personeco de la Radikala Partio (ne nur itala, sed transnacia kaj transpartia), li estis obstina defendanto de tiuj fundamentaj homaj rajtoj ofte forgesataj en la partiaj programoj: la rajto al la kulturo kaj al la scio por informita decido, la rajto de la homo ne esti forgesita de la socio, eĉ se en mallibero (Pannella konstante vizitadis karcerulojn predikante amnestion), eĉ se en sia mortolito (li daŭre agitadis por la rajto al la propra decido pri sia vivofino), eĉ se en la oceano de la malsato, de la milito, de la ŝtata perforto. Pannella kaj la radikala partio intense agis kontraŭ la malsato en la mondo, praktikis la Gandhian koncepton pri lukto pere de neperforto, aktivis kontraŭ la mortkondamno (“Neniu tuŝu Kainon”). Sennombraj estis liaj kampanjoj por la civilaj valoroj, puŝitaj ĝis preskaŭ morto pro manĝo-striko, sistemo kiu fariĝis modelo de la radikaluloj kaj specife de Esperanto Radikala Asocio. “La plej grava krimo estas resti senage”, li diris, tamen restante ĉiam for de la allogo de la povo. La postaj generacioj, eĉ se tute alipensaj ol li, multon lernis de lia persisto, senŝancelo, nekuracebla optimismo. Al esperanto li apudis, partoprenante kaj parolante en la inaŭguro de la Itala E-Kongreso en 1990 en Padovo, kongreso komplete disradiata de la Radikala Radio, kiu ofte kaj intense sin dediĉis al esperanto per kursoj, intervjuoj, raportoj. En la emblemo mem de la partio estas multaj ecoj per kiuj ĝi sin kvalifikas: la lasta estas “esperantista”; ununura partio kiu deklaras, samrange inter la aliaj civilaj valoroj, la rajton al komuna lingvo por interkompreniĝi, sin koni kaj aprezi reciproke. Ne estas aŭdaco similigi Pannella al Zamenhof. Emma Bonino, eksa eŭropa ministrino kaj “morala filino” de Marco Pannella, deklaris, dum ege aŭskultata televida dissendo “ni estas ĉiuj esperantistoj.” Ŝia estis la instigo kaj kunhelpo en la eldono de la trilingva (itala, angla, esperanta) verko “La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado”, redaktita de la Nobel-laŭreato R. Selten, kun ege ampleksa raporto pri la utilo de la lerneja esperanto-instruado. Multaj lin kontraŭbatalis, multaj lin kritikis, multaj obstaklis al liaj ideoj; sed eĉ liaj plej akraj malamikoj lin respektis. Ĉiuj esperantistoj, ĉiuflankaj, ĉiutendencaj, ĉiuideologiaj omaĝas lian memoron kiel de “samideano”.

Carlo Minnaja

Pli utile ol noti la antaŭan nekrologon en tiu ĉi diskutpaĝo estus noti kie la nekrologo oficiale publikiĝis. Diskutpaĝo de vikipedia artikolo ne bone taŭgas kiel "ekstera referenco", sed mi ne dubas ke la nekrologo publikiĝis en oficiala eldonaĵo aŭ retejo. ThomasPusch (diskuto) 06:44, 23 maj. 2016 (UTC)