Diskuto:Margraflando Badeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la vorto "Badenio" ekzistas? Se jes, en kiu libro aŭ vortaro oni menciis ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 17:13, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

@EfrinEfrin: En Nova PIV, sur paĝo 132 mi trovis nur la terminon "Badenio". Sed de kie estas la kompleta termino "Margraflando Badenio"? --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 19 Aŭg. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Vi trovas terminon Margraflando en NPIV? Vidu de:Markgrafschaft Baden. Markgrafschaft=Margraflando. NPIV ne estas kompleta. Ne estas posible ke estas kompleta. EfrinEfrin (diskuto) 17:55, 19 Aŭg. 2015 (UTC)
@EfrinEfrin: La vorto "margrafo" ekzistas en Nova PIV sur la paĝo 713, sed "margraflando" tie forestas, eĉ sub la kapvorto "lando". Do, kion fari? Krome "margrafo" estas ja facile misanalizebla kiel "mar-grafo", kvankam certe ne temas pri grafoj apud iu maro. NPIV enhavas sur la paĝo 714 la kapvorton "markgrafo" kun Z kiel indikilo pri uzado de Zamenhof. Ankaŭ tie forestas devenaj formoj aŭ kunmetoj. Krome la vorta difino troveblas nur ĉe "margrafo". --Tlustulimu (diskuto) 19:11, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

NPIV: http://bertilow.com/piv/ "Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005" EfrinEfrin (diskuto) 23:31, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

La normale uzata esperanta nomo estas Badeno, kiu kun sia najbaro Virtembergo formas la nunan federacian landon Baden-Virtembergo. La formo "Baden-Virtembergo" estas uzata de baden-virtembergaj esperantistoj mem (ekz-e en la "Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo", BAVELO). Ĝi ankaŭ estas listigita de la akademiano Bertilo Wennergren en: http://bertilow.com/lanlin/notoj.html#DE . La formoj "Badenio" kaj "Vurtembergo" estas strangaĵoj kiuj aperas en NPIV, sed mi en multegaj jaroj esperantistaj neniam renkontis ilin en efektive uzata Esperanto. Sufiĉas ke oni menciu tiujn kiel alternativaj formoj unufoje en la komenco de la ĉefartikolo, sed nenio plu. - Moldur (diskuto) 09:26, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

@Moldur: Mi ĵus aldonis proponon pri alinomado al la artikolo. Ĉu iu vortaro mencias la lingvan uzadon? --Tlustulimu (diskuto) 11:01, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi konsentas kun alinomado al Margraflando Badeno. Mi rezonado estas bazado en la celo de havi harmonion kun la artikolon Badeno. EfrinEfrin (diskuto) 13:52, 20 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi kreis ĝermeto Grandduklando Badeno. EfrinEfrin (diskuto) 13:55, 20 Aŭg. 2015 (UTC)