Diskuto:Markas Robinzonas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atentu ke en Esperanto lia faka kuracista branĉo ne skribatas venereologio, kiel en la angla, itala kaj hispana, sed venerologio (jen laŭ PIV) kiel en plej multaj aliaj lingvoj, sen aldona "e", kvankam ĝi origine venas de la latina vorto venereus, kun aldona "e", kaj la greka λόγος (lógos). Por la esperanta vikipedio tio ĝis nun ne faras diferencon, ĉar ligiloj pri ambaŭ literumoj (la ĝusta kaj malĝusta) ne trovas artikolon - tia artikolo simple ne jam verkiĝis. Mi tial, aparte por s-ro Robinzonas, kreos e-lingva vikipedian paĝon - komence nur artikolan ĝermon - pri venerologio. ThomasPusch (diskuto) 11:08, 4 nov. 2023 (UTC)[Respondi]