Markas Robinzonas
Markas Robinzonas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-a de decembro 1897 en Lazdijai, (Litovio) |
Morto | 13-a de oktobro 1971 en Vilnius |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | judo |
Ŝtataneco | Litovio |
Profesio | |
Profesio | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1924 |
Markas Robinzonas (naskiĝis la 25-an de decembro 1897 en Lazdijai; mortis 13-an de oktobro 1971 sepultita en Vilna juda tombejo en Žvėrynas) estis merita medicinisto, kuracisto-venereologo, esperantisto.
Dum la milito 1941-1945 li estis doktoro en Ruĝa armeo. Al Esperanto aliĝis en 1924. Aktiva ano de E-societo en Kaunas sub gvidado de P. Medem. Organizinto de E-grupo kaj samtempe UEA delegito en Plungė, ĉeestis Baltian E-kongreson en Tallinn (1940). Dum stalinisma epoko li estis unu el nemultaj, kiu kuraĝis publike nomi sin esperantisto. Post la renaskiĝo de E. en USSR (1956) M. Robinzonas plej aktive sindonis al reorganiza laboro de E. en Vilnius kaj en tuta Litovio. Li estis estrarano de Vilniusa E-klubo, aktiva kaj objektiva komisiano de eldonataj E-lernolibroj. En BET-oj li ĉiam gvidis matenan gimnastikon. Li ŝatis vojaĝi kaj poste rakonti siajn impresojn al esperantistoj.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Povilas Stašys, Litova Stelo, 1998, januaro-februaro, n-ro 1, pĝ. 21.