Diskuto:Marsaskala

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La veran - longegan - ligilon la datumaro de la nacia statistika oficejo ĉi tie ne eblas montri

https://statdb.nso.gov.mt/vis?_ga=2.43264357.1505388980.1683743447-598821312.1683743447&_gl=1%2A19mv6qe%2A_ga%2ANTk4ODIxMzEyLjE2ODM3NDM0NDc.%2A_ga_T5ENC6YLCC%2AMTY4Mzc0MzQ0Ny4xLjEuMTY4Mzc0NDU2NC4wLjAuMA..&tm=Population&pg=0&snb=2&vw=tb&df[ds]=ds-demo-design&df[id]=DF_TOT_POP_BY_REG_DIST_LOC&df[ag]=NSO&df[vs]=1.5&pd=2018%2C&dq=..

ankaŭ per trukoj ne:

/vis?_ga=2.43264357.1505388980.1683743447-598821312.1683743447&_gl=1%2A19mv6qe%2A_ga%2ANTk4ODIxMzEyLjE2ODM3NDM0NDc.%2A_ga_T5ENC6YLCC%2AMTY4Mzc0MzQ0Ny4xLjEuMTY4Mzc0NDU2NC4wLjAuMA..&tm=Population&pg=0&snb=2&vw=tb&dfU%2B005BdsU%2B005D=ds-demo-design&dfU%2B005BidU%2B005D=DF_TOT_POP_BY_REG_DIST_LOC&dfU%2B005BagU%2B005D=NSO&dfU%2B005BvsU%2B005D=1.5&pd=2018%2C

Evidente la ortangulaj krampoj, kaj se anstataŭigi ilin per Unikodaj kodoj ankoraŭ plussignoj estas la problemoj. Devus ankoraŭ esti truko kiel tamen eblas montri la URL-signaron. Tamen, por dokumentaro en vikidatumoj sufiĉos. Se hazarde iu kapablulo vidos tiun noton kaj havas konsilon, tiu estas bonvena kontakti min. Sendube estas iu maniero kiel oni povas superruzi la teknikajn limigojn... ThomasPusch (diskuto) 08:17, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Nu, mi nun ĉirkaŭvojis la problemon per arkiviga ekranfoto, kiu estis aparte mallongigita. [1] Sed la ekranfoto tro mallongas, la nombro por Marsaskala estus sub la bildo - jen estas bona ekranfoto. Devus ankoraŭ esti iu malpli ĉirkaŭvoja ebleco... ThomasPusch (diskuto) 08:40, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Per kiu foliumilo vi provis transprenon de la ligilo? Tlustulimu (diskuto) 09:31, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi kutime umas per fajrovulpo (versio 124.0.2 de la 2-a de aprilo 2024), kaj ne pensus ke la foliumilo rilatus al la problemo. Mi povas rekontroli per Kromo kaj Opero... ThomasPusch (diskuto) 09:41, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĉu eble temas pri [2] ? Se jes, Notepad++ iomete truke helpis al mi. Ne kulpas la foliumilo sed iuj pecoj kun [ kaj ] en la ligilo. Por la uzo en la Vikia sintakso oni devas tion "traduki" al alia kodo. Mi uzis por tio Notepad++. Tlustulimu (diskuto) 09:45, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aldonis la longegan ligilon, kiu bone funkcias en la artikolo. Tlustulimu (diskuto) 09:52, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, la ortangulaj krampoj, tion mi jam komprenis, kaj unikode provis anstataŭigi ilin per U+005B kaj U+005D, tiam la URL-trabo ankoraŭ malkontentis, ke pluso ne tolereblas, kaj mi anstataŭigis la pluson per %2B, sed daŭre ne estis la ĝusta vojo. Mi nun instalis la rekomenditan Notepad++, kiun mi ĝis nun ne uzis. Kiun recepton vi tutekzakte rekomendus por vikie konformigi la kaprican URL-on??? Ĉar: klare via modifita URL bone funkcias!
Kvankam: eble ankaŭ la tajpilo ne esencas, nur anstataŭigi la ortangulajn krampojn per bonaj signaroj & lsqb; kaj & rsqb;, ne per la unikodaj U+005B kaj U+005D. Sed ĉiukaze mi nun havas ankaŭ la rekomenditan Notepad++, kiu supozeble pli komfortas ol la baza mikrosofta tajpilo Editor (mi fakte sur la malmoldisko ankoraŭ havis iun pli komfortan programon Notepad, sed nun ne trovas ĝin, ne gravas, nun mi instalis Notepad++). ThomasPusch (diskuto) 09:55, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Nu bone. Sed Notepad++ bezonas por la ruzaĵo la etendilon "HTML Tag": Mi kopiis la ligilon el la foliumilo al Notepad++, forprenis provizore la parton https, ĉar alie la programeto emas salti al la paĝo. Tiam mi serĉis la unuan pecon kun la ortangulaj krampoj, markis ĝin, konvertigis ĝin per la menuero "Encode entities" de "HTML Tag" kaj ripetis tion ĉe la sekvaj kaj je la fino realdonis https je la komenco. Tiam mi kopiis la tuton al la Vikipedia paĝo. - Do, estas iomete truka maniero. La etendilo troviĝas post sia instalo sub "Plugins" en Notepad++. Tlustulimu (diskuto) 10:03, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la recepto. Mi malfermos Notepad++ kaj mem elprovos. ThomasPusch (diskuto) 10:17, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Eĉ la helpa ŝablono {{URL}} bezonas la trukon, kiel mi ĵus konstatis dum testado en la ŝablonetendilo de nia Vikipedio. Tlustulimu (diskuto) 10:19, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Hm, mi bedaŭrinde ankoraŭ ne trovis la padon "HTML Tag" "Encode entities" en mia Notepad++, sed trovis "Plugins" "MIME Tools" "URL Encode (RFC1738)", kiu kaprice tradukas la ortangulajn krampojn al %5B %5D, ne al & lsqb; kaj & rsqb;, sed mirige tio ankaŭ funkcias: [3]. Do ĉiukaze la problemo estas duoble solvita. Sed tamen, kie mi detale povas trovi "HTML Tag" "Encode entities" en mia Notepad++?? ThomasPusch (diskuto) 11:06, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
La etendilo "HTML Tag" devas esti aparte instalata. La menuero por tio estas submenuero de "Plugins", nome "Plugin-Verwaltung". Tlustulimu (diskuto) 11:09, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

.