Diskuto:Marsejlo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kun la nuna mapo Marsejlo situas en maro. --pino 07:50, 1 Jul. 2011 (UTC)

Mi dirus ke ne plu, almenaŭ ne klare videblus ke la ruĝa punkto ne estus sur la marbodo...
Supre, Notre-Dame de la Garde. Malsupre maldekstre, la Sugiton kreko. Je la dekstra ŝipo sur la Malnova Haveno de Marsejlo, la CMA-CGM Turo sur Granda marhaveno Marsejlo de la Joliette.
Sed mi havas alian komenton: Ĉu oni vere devas kompreni la fotopriskribon "Malsupre maldekstre, la Sugiton kreko. Je la dekstra ŝipo sur la Malnova Haveno de Marsejlo, la CMA-CGM Turo sur Granda marhaveno Marsejlo de la Joliette"? Ĉu Sugiton estas vorto en akuzativa formo? Ne, ĝi tute ne estas en Esperanto. Kaj ĉu la fakvorto "kreko" vere konatas esti esperanta vorto? Ĝi estas esperanta vorto. Fakte, la "calanque", eble fjordo aŭ kruta golfeto, france nomata "Sugiton" [syʒitˈɔ̃] meritus propran e-lingvan artikolon, sed mi certas ke ĝi entute ne videblas en la urbocentra foto el birda resp. el aviadila perspektivo: La fjordo aŭ golfeto devus situi en rekta distanco 18 kilometrojn sudoriente de la urbocentro (perpiede aŭ aŭte estus signife pli da vojo, pro multaj kurbiĝoj), kaj garantiite estas dekstre ekster la foto. Mi forviŝas la tutan, ĉi-detale malĝustan sed ankaŭ krome malfacile kompreneblan fotopriskribon. ThomasPusch (diskuto) 10:30, 30 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Jen sube ankoraŭ skema mapo de la kalkoŝtonaj fjordoj inter Marsejlo kaj Cassis (la urbo kaj haveno Marsejlo eĉ ne videblas en la mapo - ĝi estus supre maldekstre ekster la bildo, super kabo Croisette):
Les calanques de Marseille