Diskuto:Marta de Betania
Atenton
[redakti fonton]Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 00:55, 2 nov. 2023 (UTC)
- Nun mi tiom adaptis la tekston ke jam klaras ke grandparte temas prispekulaciaj mezepokaj sanktulaj legendoj, ne nepre pri historiaj faktoj. Tamen, esperantlingva teksto pri la biblia loko Betania en Judeo estus bonvena kaj bezonata. Aliflanke, tekstoj pri la "fratinoj de Sankta Marta aŭ la porhospitalaj fratinoj de Sankta Marta" ne ekzistas: unue kreu ilin se vi kredas la temojn tiom gravaj ke indas investi la tempon, poste metu ligilojn al la tiam ekzistantaj tekstoj ... Mi mem ne juĝas la temojn tiom gravaj por la esperantlingva kultura komunumo ke mi investus la tempon. ThomasPusch (diskuto) 21:11, 12 aŭg. 2024 (UTC)
Marta - Tamar
[redakti fonton]La aserto ke la nomo Marta (hebree מָרְתָא, mārtāʾ) iel rilatas al Tamar (hebree תָּמָר, tāmār) estas treege dubinda kaj sen fonto. Mi proponas simple forigi tiun rimarkon. - Sincere, Moldur (diskuto) 22:20, 12 aŭg. 2024 (UTC)