Diskuto:Masoristoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esperanta termino estas «masoristo»[redakti fonton]

La terminon masor/ist/o donas la PIV-oj kaj ReVo. ReVo citas ekzemplon pri la reala uzo en la «Biblia Revuo». Masoreto estas konfuza (ne temas pri «eta Masoro»), kaj malobeas la rekomendon de la 15-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko, ke en diversaj vortoj de unu radiko oni uzu senŝanĝe la radikon bazan kaj la ceterajn formu el tiu ĉi lasta per la rimedoj de la lingvo Esperanto.

Mi proponas renomi la artikolon al "Masoristoj" kaj uzi tiun esperantan termion en la artikolo. — Sergio (diskuto) 01:57, 6 apr. 2021 (UTC)Sergio[Respondi]