Diskuto:Materio
konsistec k konsistenc (kaj ne konsistent)
[redakti fonton]Miopinias ke tre facilas konfuziĝi inter la propraj uzoj do jen la difinoj el vortaro.net
konsisto
[redakti fonton]konsisto. Maniero, laŭ kiu ia tuto estas kunmetita: kia ajn estus la konsisto de la kongreso Z; regno de miksita konsisto X; krimeco k malsaĝo eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo; la korpa, spirita konsisto de homo; la konsistaj partoj de vorto Z.
konsistaĵo. Konsista parto de io.
konsistigi
1 Estigi, kunigante kun aliaj samspecaj eroj, malsimplan tutaĵon: la substancoj, kiuj konsistigas la homan korpon; ĉiuj libroj, kiuj konsistigas tiun bibliotekon, estos vendataj. 2 Doni al tutaĵo, partoprenante en ĝi, specialan karakteron aŭ novan ecaron, pro sia propra graveco: nur la intenco konsistigas la krimon.
diverskonsista, mikskonsista. Konsistanta el diversaj, malsimilaj inter si eroj: la diverskonsista socio […] de la aĉetantoj Z; nia regno estas tiel mikskonsista, ke […] Z.
konsistenc
[redakti fonton]konsistenc/o (evi) = koher(ec)o 1.
konsistent
[redakti fonton]konsistent Ne ekzistas! Ĉu konsekvenc?
Notu la diferencon!
Sj1mor (diskuto) 08:36, 16 maj. 2024 (UTC)