Diskuto:Matthias Humet

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu ajn en oktobro 2014 aldonis anoniman anglalingvan noton This page contains personal information about myself, that I would like to have removed. Eble tio estis noto de Matteo Humet, eble ne - iom dubindas ke la koncernato, kiu denaske parolas Esperanton, en la Esperantlingva Vikipedio devus elturniĝi per noto en la angla lingvo. Legante la paĝon, mi persone ne vidas informojn kiuj estus tro privataj por enciklopedia artikoleto. Tial mi ne aŭtomate forigas la kompletan paĝon surbaze de la dubinda noto, sed rekomendas ke se vere Matteo Humet deziras forigi personan informon el la artikolo, kiu pro la konservo de redakta historio ne malaperus per simpla redakto de ĝi, li prefere persone kontaktu vikipedian administranton kaj klarigu kiun informon li dezirus malaperigi. Tia kontakto ĉe pluraj vikipediaj administrantoj eblas per persona retpoŝto kaj tiam estas nepublika. Ekzemple mi kiel administranto pretus je tia kontakto, sed ankaŭ aliaj administrantoj sambone kontakteblas. ThomasPusch (diskuto) 11:16, 15 Dec. 2015 (UTC)