Matthias Humet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthias Humet

en 2010
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1987 (1987-03-19)
en Borgerhout
Morto 12-an de julio 2018 (2018-07-12) (31-jaraĝa)
Lingvoj Esperantokatalunaflandrahispanaangla
Nacieco flandra kaj kataluna
Ŝtataneco HispanioBelgio
Familio
Patro Alex Humet
Patrino Ite Tytgat
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
Denaska esperantisto Jes
vdr

Matthias HUMET CIENFUEGOS-JOVELLANOS (naskiĝis la 19-an de marto 1987 en Borgerhout, mortis 12-an de julio 2018) estis belga esperantisto.

Matthias (aŭ Mateo esperante aŭ Mateu katalune) Humet studis inĝenieradon. De 2010 ĝis 2018 li laboris en la informadika fako de la Katolika Universitato de Loveno, en esplorgrupo pri cifereca analitiko kaj aplika matematiko.[1]

Li estis denaska esperantisto el familio de kataluna patro (Alex Humet) kaj flandra patrino (Ite Tytgat), kiuj ambaŭ en siaj junaĝoj aktivis en TEJO kaj poste plu restis aktivaj movadanoj. Matthias estis estrarano, dumtempe ankaŭ prezidanto, de Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA), la landa sekcio de TEJO en Flandrio. De 2011 ĝis 2013 li nome de tiu nacia asocio estis membro de la komitato de TEJO. Krome en 2010 kaj 2011 li estis inter la gvidantoj de la Internacia Infana Kongreseto. Post infanaĝaj jaroj en Antverpeno, Matthias loĝis en Leuven.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]