Alex Humet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Alex Humet
Personaj informoj
Naskiĝo la 16-an de majo 1955(nun 1955-05-16)
Loĝloko Belgio
Nacieco kataluna
Ŝtataneco Hispanio, Belgio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
Familianoj
Edz(in)o Ite Tytgat
Infano Matthias Humet
v  d  r
Information icon.svg

Alex Humet aŭ plennome Alexandre respektive Alejandro Humet Cienfuegos-Jovellanos[1] - naskiĝis la 16-an de majo 1955(nun 1955-05-16), do nun 63-jara - estas kataluna esperantisto origine el Barcelono, kiu post kelkaj jaroj en Roterdamo ekde la 1980-aj jaroj vivas en la distrikto Berchem de la belgia urbo Antverpeno.

Ekde novembro 1984 li estas edzo de la flandra esperantistino Ite Tytgat. La paro ekhavis tri denaske esperantistajn infanojn, Simon, Matteo respektive Matthias (1987–2018) kaj Clara nun 26-jara. El la infanoj Matthias en la Esperanto-movado plej aktivis kaj inter alie estis estrarano, dumtempe ankaŭ prezidanto, de Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA), la landa sekcio de TEJO en Flandrio.

Alex Humet ekde la jaro 1980 estis fonda kunlaboranto de la magazino Monato, inter la jaroj 1985 kaj 1987 kasisto en la estraro de TEJO, kaj de 1989 ĝis 1995 nome de Flandra Esperanto-Ligo estis komitatano de UEA. Daŭre li funkcias kiel kunlaboranto de la Esperanto-domo de Antverpeno kaj aktivas en la urba Esperanto-movado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]