Diskuto:Matti Vanhala

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto hodiaŭ estis ekverkita de anonima konto de finna uzanto, kiu pro aliaj misfaroj estas forbarita el Vikipedio. Laŭ decido, ke forbaro celas homon, ne nur la unuopajn malnovajn kontojn sed ankaŭ grandkvante novkreatajn, novaj kontoj estu blokataj kiam estas sufiĉe forta suspekto de temas pri forbarito, kaj ĉiuj agoj de la novaj kontoj estu malfaritaj. Mi nun ne aplikas tiun malfaron al la nova teksto, ĉar la homo ŝajnas sufiĉe menciinda por meriti propran tekston, kaj mem pluriparis la dubindan tekston, kiu nun aspektas senriproĉa. Tamen eblos praktiki estonte la kompletan forviŝon de ĉio kion faris homo de forbarita konto - aparte se ne sufiĉas la tempo de administrantoj individue kontroli kaj revizii ĉiun agon. ThomasPusch (diskuto) 21:46, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝuste ... verkon de forbarito oni rajtas malfari aŭ forigi ... sed ne devas. Se kontribuo estas evidene utila, ĝi povas resti. Taylor 49 (diskuto) 22:25, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]