Matti Vanhala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matti Vanhala
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1946 (1946-01-31)
en Helsinko
Morto 29-an de septembro 2004 (2004-09-29) (58-jaraĝa)
en Helsinko
Mortokialo urinvezika kancero
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Matti Erkki Vanhala (naskiĝis la 31-an de januaro 1946 en Helsinko, mortis la 29-an de septembro 2004 en la sama urbo) estis influa finna ekonomikisto.

Vanhala havis bakalaŭron en politika scienco kaj laboris de 1968 ĝis 1970 ĉe la financa ministerio de Finnlando. Li membrigis la servon de la centra Banko de Finnlando en 1970 kiel esploristo kaj en junio 1998 li estis nomumita kiel la ĉefoficisto de la Banko de Finnlando sukcedante Sirkka Hämäläinen. Li estis elektita membro de la Konsilio de la Eŭropa Centra Banko en 1998.

Vanhala partoprenis la Bilderberg Group-renkontiĝon en 1999 kiam li estis prezidanto de la Banko de Finnlando. Li ne plu deĵoris ekde aprilo 2004, kaj jam antaŭe estis dufoje en longa malsanforpermeso.

Matti Vanhala mortis en la aĝo de 58 jaroj la 29-an de septembro 2004. Li mortis pro kancero.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]