Diskuto:Metroseksemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino "Metroseksemo" estas plej malklariga, en nur en Esperanto sed en ĉiuj lingvoj, kiuj kopiis la modan anglalingvan neologismon kiun la brita ĵurnalisto Mark Simpson elpensis en 1994, en artikolo kiun li publikigis en The Independent. Tute ne temas pri seksemo, sed pri laŭdira stilo aŭ vivstilo de (laŭ origina ideo aliseksemaj) viroj, kiuj laŭ opinioj de iuj opiniantoj eble "eksterordinare konscias pri sia aspekto", "vestas sin tro elegante aŭ tro multekoste", eble "vestas sin per koloroj nekonvenaj por 'virecaj' viroj" aŭ eble "uzas tro da parfumoj". Sed kiu difinas kio estas "tro", kio estas "nekonvenaj koloroj" por plenkreskaj viroj, kio estas "eksterordinare multe" zorgi pri sia aspekto? Sed, kiel rezultis parte akraj diskutoj en alilingvaj vikipedioj: la ideo de vikipedio ne estas prijuĝi aŭ kondamni koncepton, eĉ se ĝia nomo misgvidas, sed simple priskribi ĝin. Sed tamen la esperantlingva termino estas problema, ĉar ĝenerale la vortoj en Esperanto laŭeble klare priskribu realon, ne nur estu eĥoj de iuj ĵurnalismaj provokoj kaj elpensitaj novaj vortoj. - Fakte la nuna esperanta artikolo pravas kiam ĝi provas klarigi ke la tuta koncepto estas rezulto de "stereotipo, kiu rezultiĝis el" antaŭjuĝoj, aparte el "la antaŭjuĝoj pri inoj" (denove: Kiu difinas tion? Pri kies antaŭjuĝoj temas la tuto? Ĉu pri tiuj de Mark Simpson?? Aŭ ĉu li imagas ian "averaĝan briton" aŭ "averaĝan mondcivitanon" kiuj laŭ opinio de Mark Simpson havus tiajn antaŭjuĝojn?). ThomasPusch (diskuto) 19:22, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]