Metroseksemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metrosekso estas termino por ĉeurba viro, kies vivostilo ekstravertita estas ĝisdatigita laŭ modo, kiu eksterordinare konscias pri sia aspekto kaj prizorgas sian korpon. La termino estis ekuzita en la naŭdekaj jaroj de la 20a jarcento.

La termino "metroseksa" estis origine kombinaĵo de la vortoj "metropolano" kaj "aliseksemulo", kaj celis priskribi certan tipon de aliseksemulo, kiu adoptis kondutojn kiuj devus esti ŝajne identigitaj laŭ la sociaj antaŭjuĝoj kun gejoj - ĉefe temas pri aliĝo al modo kaj konscio pri ekstera aspekto [1][2]. Tamen, la termino ne asertas ĉu la metroseksema estas malsamseksema, gejaambaŭseksema viro kaj la sekso aŭ seksa orientiĝo de metroseksulo estas ĝenerale ambigua kaj malsamas en ĉiu viro al alia.

[3][4][5]

Historio[redakti | redakti fonton]

David Beckham, priskribita kiel "La plej granda metroseksemulo en Britio" [6]

La termino estas konstruita sur la akceptita ŝablono por priskribi la seksan orientiĝon de homo kiel elpensite en la 19-a jarcento parte de la aŭstro-hungara ĵurnalisto Karl-Maria Kertbeny, kvankam en la nuna kazo la koncepto ne rilatas al seksa orientiĝo. La ideo sur kiu la koncepto baziĝas estas ke normoj de konduto kiel ekzemple sentemo, investo en vestaĵo kaj korpo kaj haŭtoprizorgo, kiuj estis parto de la samseksema stereotipo (kiu rezultiĝis el la antaŭjuĝoj pri inoj) fariĝis pli kaj pli akcepteblaj normoj de konduto por viroj sendepende de ilia seksa orientiĝo.

Brita ĵurnalisto Mark Simpson elpensis la terminon kiel neologismo en 1994, en artikolo kiun li publikigis en The Independent [7]. La termino akiris impulson post artikolo en la retejo Salon, kiu traktis la rolulon de la futbalisto David Beckham, kiu estas konsiderita la prototipo de la metroseksa viro. Alia artikolo en The New York Times, kiu estis publikigita en 2003 sub la titolo "Metroseksuloj eliras el la ŝranko" ankaŭ aldonis al la establado de la koncepto. Ekde tiam la termino havis sennombrajn aludojn kaj diskutojn en televidspektakloj kaj revuoj traktantaj libertempajn kaj distrajn aferojn. Interalie, la televida progamo South Park dediĉis epizodon al la fenomeno.

Komence, la termino celis priskribi ĝeneralan ŝanĝon en la percepto de vireco de aliseksemaj urbaj viroj, sed poste ĝia signifo vastiĝis kaj nuntempe ĝi rilatas al viroj ĝenerale, sendepende de seksa orientiĝo. La primoda amaskomunikilaro kultivis la konsumantflankon de la termino, kaj kreis la bildugon de la aliseksema viro bezonanta varmarkojn kaj ĝustigproduktojn. Tiel la termino iĝis ilo por antaŭenigi la konsumon de modaj markoj kaj prizorgaj produktoj por kaj fare de aliseksemaj viroj.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Metrosexual. Collins Unabridged English Dictionary. Harper Collins. Alirita 6 April 2011.
  2. Hall, Mathew. (2015) Metrosexual Masculinities. Palgrave Macmillan. ISBN 978-1137404732.
  3. "Meet the metrosexual", Salon, 22 July 2002.
  4. Rinallo, Diego. (2007) “Metro/Fashion/Tribes of men: Negotiating the boundaries of men’s legitimate consumption”, Consumer Tribes: Theory, Practice, and Prospects. Butterworth-Heinemann, p. 76–92. ISBN 9780750680240.
  5. (2020) “Feral segmentation: How cultural intermediaries perform market segmentation in the wild”, Marketing Theory (en) 20 (4), p. 429–457. doi:10.1177/1470593120920330. 
  6. "Meet the metrosexual", Salon, 22 July 2002.
  7. Here come the mirror men: why the future is metrosexual. Alirita 30 July 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]