Diskuto:Miŝteka regiono de Oaĥako

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam mi provizore transprenas la iom malelegantan artikolotitolon proponitan de la amaskreitaj artikoloj pri komunumoj de Oaĥako, do "Mixteca (regiono)", tendence mi proponus esperantigi la artikolan titolon, laŭeble sen krampoj. Demando nur estus ĉu laŭ la nuna teksto preferindus la nomo "regiono miksteka de Oaĥako" (laŭ ekzemple la artikolo Miksteka Montaro, x=ks kiel en la vorto Meksiko) aŭ ĉu la alternativo "miŝteka" laŭ la artikolo pri la etno "Miŝtekoj"... Kio plifavorigus literkombinon "ks" kaj kio la literon "ŝ"??? Ĉu estas eksteraj fontoj pri ekstervikipedia uzo de esperantlingvaj vortoj "Mikstekoj" aŭ "Miŝtekoj"??? ThomasPusch (diskuto) 15:42, 27 Dec. 2013 (UTC)

Por pli vidu la paĝon Diskuto:Miŝtekoj.