Diskuto:Michael Boris Mandirola
Etoso
Kial en la teksto nun aperas la landonomo Italio kun finaĵo -io kaj la landonomo Francujo dufoje kun finaĵo -ujo kaj unufoje kun finaĵo -io? Ni iam konsentis ke en sama teksto aplikiĝu sama sistemo kaj ke baze oni orientiĝu laŭ la origina teksto, kiu ĉi tie uzis la landonoman sistemon kun finaĵo -io. Hazarde tiu unua teksto eĉ estis de mi mem, kiu konfirmas ke mi tute konscie uzis la landonoman sistemon kun finaĵo -io. Do mi ŝanĝas la nomon Francujo al Francio kaj alvokas respekti tion. ThomasPusch (diskuto) 09:28, 7 jun. 2023 (UTC)