Diskuto:Ministraro tria de Angela Merkel

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La e-lingva vikipedio estis bele rapida pri tiu nova artikolo, nur malmultajn horojn post ekkreiĝo de la germana samtema teksto, kaj antaŭ la angla kaj franca versioj - same antaŭ la monda gazetaro, kiu nur lunde matene post preso de novaj gazetoj povis raporti pri la novaĵo publikigita dimanĉe. ThomasPusch (diskuto) 13:48, 16 Dec. 2013 (UTC)

Gratulon pro la rapideco! Nur unu rimarkigon: Hermann Gröhe = "ministrino"?? Amike, Moldur (diskuto) 19:11, 17 Dec. 2013 (UTC)
Koran dankon pro via gratulo kaj atento. Kompreneble ke simple forgesiĝis forpreni la troan silabon el la antaŭa listo de ministroj... Vi miaflanke tute havintus la "permeson" mem korekti la erareton, ne nur amuziĝi pri ĝi... :-) Ĉion bonan por 2014 al vi! ThomasPusch (diskuto) 13:14, 9 Jan. 2014 (UTC)