Diskuto:Monda Kulturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kunkolektas la malmultan de mi nun rete troveblan materialon por ĝerma artikolo pri la temo, kiu ĝis nun kaŭzis ruĝajn ligilojn en aliaj tekstoj. Tamen plia materialo tre bonvenus, per iu kiu havas historiajn numerojn hejme aŭ aliras E-bibliotekon/-arkivon. Ekzemple mi nenie sukcesis malkovri kiam Victor Sadler redaktis la revuon, nur ke li redaktis ĝin (se la fontoj indikas ĝustan informon): 15 eldonoj estas limigita kvanto, devus ebli eltrovo kiu el la tri redaktoroj redaktis ekzakte kiun numeron. Ankaŭ bildigo de la artikolo bonus - eble nuna funkciulo de UEA eĉ povus deklari uzopermeson de revua titolpaĝo sub libera licenco de krea komunaĵo, por eviti diskuton pri la detaloj de aplikeblo de utiligo laŭ justa uzo (kvankam laŭ mia juĝo bildigo de titolpaĝo laŭ ŝablono {{kovrilpaĝo}} estus tute senproblema). Flanke laŭ instigo de kategoriigo de la datumero en la Nacia Biblioteko de Aŭstralio, mi kromkreas ankoraŭ novajn kategoriojn "filmaj gazetoj" kaj "teatraj gazetoj", paralele al la jam pli longe ekzistinta kategorio "literaturaj gazetoj" - mi imagas ke povas ekesti pliaj artikoloj pri kulturaj periodaĵoj, kiuj estonte povus eniri tiujn kategoriojn. ThomasPusch (diskuto) 18:50, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]