Diskuto:Montpellier

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

demando: ĉu la akvodukto ankoraŭ funkcias? Kiam ekzakte ĝi estis konstruita? --Hans 17:27, 3. Apr 2006 (UTC)

Laŭ PIV la vorto estas akvedukto --Hans 17:34, 23. Sep 2006 (UTC)

Pli precize, laŭ PIV ekzistas la vorto "akvedukto", sed ekzistas ankaŭ la vortoj "akvo" kaj "dukto", kiujn oni povas kunmeti. -- Umberto 18:04, 23. Sep 2006 (UTC)

Ekzakte!!! ThomasPusch (diskuto) 07:00, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne plu ekzistas ekde 2009 la Esperanto-versio de la oficiala retejo de la urbodomo. --Henriko 09:02, 21. Jan 2010 (UTC)

Bedaŭrinde, kaj aparte bedaŭrinde ke oni ŝajne forgesis arkivigi ĝin per la retejoj archive.orgarchive.today. Tamen almenaŭ tiu ĉi noteto de januaro 2010 konfirmu la eksan ekziston, kaj se iam iu trovas retan referencon kiu pruvus la iaman ekziston, kun tiu referenco eblus meti frazon pri tio en la tekston. ThomasPusch (diskuto) 06:58, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]