Diskuto:Monumento de Grunwald

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esperantlingva adjektivo "grunwalda" estas aŭdaca, ne nur ĉar neniu esperanta vortaro konas la substantivon Grunwaldo, sed la adjektivo kaj substantivo eĉ havas iun literon kiu entute ne ekzistas en Esperanto. La paĝo pri la koncerna [batalo de Grunwald]] faras multe pli saĝe, konsideri la vorton Grunwald simpla fremdlingva vorto, kiu menciiĝas post normala substantivo kaj sen iuj algluitaj esperantaj finaĵoj. Laŭ tiu ekzemplo kaj logiko, tiu ĉi paĝo devus nomiĝi "monumento de Grunwald", kaj la samnoma vistula ponto "ponto de Grunwald" en Krakovo iom mallerte menciata en la teksto monumento de la hundo Dżok (kune kun samnoma "rondo de Grunwald", kiu supozeble ne estas "rondo" sed trafikocirklo). ThomasPusch (diskuto) 16:46, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]