Monumento de la hundo Dżok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo al la monumento de antaŭe

Monumento de la hundo Dżok estas monumento situiĝanta en la Bulvardo Czerwieński super Vistulo en Krakovo, proksime al Vavelo kaj la Ponto Grunwaldzki.

Historio de la hundo Dżok[redakti | redakti fonton]

Historio de Dżok estas de kelkaj personoj[kiuj?] konsiderata kiel unu de legendoj de Krakovo. Temas pri nigra mikshundo, kies posedanto dum tragediaj okazaĵoj mortis pro koratako proksime de Rondo Grunwaldzkie. La hundo tie atendis sian posedanton. Post ĉirkaŭ unu jaro da atendado, la hundon adoptis nova posedanto, Marii Müller, edzino de Władysław Müller. La virino mortis en 1998 kaj la besto fuĝis kaj vagante en fervojo mortis pro superveturo de trajno.

Ekesto de la monumento[redakti | redakti fonton]

Monumento de la hundo Dżok

Malgraŭ komenca malemo de urbestraro, por starigo de la monumento pledis pluraj organizoj (krom aliaj Krakova societo de bestozorgado kaj tutpollandaj amaskomunikiloj kun sidejoj en Krakovo), konataj personoj (krom aliaj Zbigniew Wodecki, Jerzy Połomski, Krzysztof PiaseckiKrzysztof Cugowski), kaj ankaŭ multaj loĝantoj de Krakovo.

La kreinto de la monumenta statuo estas prof. Bronisław Chromy. Ĝi estis senvualigita la 26an de Majo 2001 fare de hundo – germana ŝafhundo nomita Kety. Tiumomente ĝi estis tria monumento pri hundo en la mondo.

Malgranda monumento prezentas hundon, kiu etendas antaŭen sian maldekstran piedon. La hundo troviĝas ene de malfermitaj homaj polmoj. Baze ĝi simbolas hundan fidelecon kaj pli ĝenerale rilaton de besto kun homo.

La teksto sur la monumento (en lingvoj: la pola kaj angla) estas:

Citaĵo
 Pies Dżok.
Najwierniejszy z wiernych, symbol psiej wierności. Przez rok /1990-1991/ oczekiwał na Rondzie Grunwaldzkim na swojego Pana, który w tym miejscu zmarł.

Dżok, the dog.
The most faithful canine friend, ever epitomising a dog's boundless devotion to his master. Throughout the entire year /1990-1991/ Dżok was seen waiting in vain at the Rondo Grunwaldzkie roundabout to be fetched back by his master, who had passed away at the very site. 

En 2013 estis planata alilokigo de la monumento de la hundo Dżok je kelkdek metroj, ĉar tiel antaŭsupozis la koncepto de la monumento de Pola Enlanda Armeo, kiu laŭplane aperos en tiu loko.[1]

Libro pri Dżok[redakti | redakti fonton]

Pri la hundo Dżok aperis libro de Barbara Gawryluk „Dżok. Legenda o psiej wierności” („Dżok. Legendo pri hunda fidelo”), Lodzo, eldonejo Literatura, 2007.

Ankaŭ Karol Kozłowski priskribis per versojn lian historion en la libro „Pies Dżok. Najwierniejszy z wiernych” („Hundo Dżok. Plej fidela de fidelaj”), Krakovo, eldonejo SMYK, 2012

Televida raporto pri Dżok[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1991 Telewizja Polska en Krakovo preparis kaj elsendis raporton pri la hundo Dżok.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gabriela Łazarczyk (2013-09-24). Arkivita kopio (pole). krakow.gazeta.pl. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2014-01-19.
  2. Pies Dżok z Krakowa (video). Alirita 2015-10-06.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bujas Agnieszka, Pasek Hanna, Pomnik za wierność; [w:] "Super Express", 19 V 1998, ss. 1, 6-7.
  • Dżok nie chciał żyć bez pani; [w:] "Chwila dla Ciebie", 9 VII 1998, nr 28, ss. 1, 4-5.
  • Terakowska Dorota, Epitafium na śmierć psa; "Przekrój", 3 V 1998, nr 18, ss. 1, 12-13.
  • Korczyńska Jadwiga (Australia-Adelajda), List do redakcji; [w:] "Przekrój", 28 VI 1998, nr 26, s. 38.
  • Terakowska Dorota, Pomnik wiernego psa; [w:] "Przekrój"' 11 IV 1999, nr 15, s. 33.
  • Kursa Magdalena, Pomnik psiej wierności; [w:] "Gazeta Wyborcza", 24 XI 2000, s. 9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pomnik psa Dżoka en la pola Vikipedio.