Diskuto:Municipo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

difino <2>[redakti fonton]

Tiu rimarko estis en ĉefartikolo:

Kritika rimarko pri la uzo <2>: La supra provo de difino iom nebuligas, ke preskaŭ ĉiukaze temas pri nenio alia ol komunumo, vorto eble preferinda, ĉar konsistanta el tre konataj lingveroj.

Ho, anonimulo, komunumo estas internacia en centra Eŭropo! En Hispanio, Portugalio kaj Latinameriko, vorto "município" estas internacia, kaj komonumo havas aliaj signifoj. Ekzemple, en Brazilo, komonumo signifas malriĉa kvartalo...Roberto 16:37, 7. Okt 2005 (UTC)

La kritikinto ne diris "internacia", sed "el tre konataj lingveroj", nome "komun-" kaj "um-". Laŭ vortaroj tamen "komunumo" kaj "municipo" ne estas samsignifaj. - eres una merda-Reinhard 16:13, 8. Dec 2007 (UTC)

intervikioj[redakti fonton]

Kvankam intervikioj kondukas al nocio, por kiun uzi la vorton "municipo" estas laŭ PIV kaj aliaj vortaroj malĝuste, mi ne forigis / anstataŭigis ilin. Unue mi ne kapablas por ĉiu lingvo decidi, al kiu signifo oni venas. Due, se mi ŝanĝas nur parte, mi timas, ke iuj robotoj kreos intervikiojn inter la vortoj "komunumo" kaj "municipo" de aliaj lingvoj. Trie kaj eble plej grave, krei intervikiojn por la nocio <2> (kio miaopinie estus teorie plej utile) estas malfacila, foje arbitra afero; ĉar por tiaj politikaj terminoj ofte la uzata vorto ne nur dependas de lingvo, sed ankaŭ de ŝtato. Ekzemple en Germanio estas "Kreisfreie Stadt", en Aŭstrio "Statutarstadt". --Reinhard 16:13, 8. Dec 2007 (UTC)