Diskuto:Neĝleopardo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas aliinomigi el neĝleopardo al uncio laŭ vortaro.net. @Pino~eowiki:, ĉu Vi povas aliinomigi? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:00, 4 Sep. 2014 (UTC)

Neĝleopardo ne estas eraro. --pino (diskuto) 20:35, 4 Sep. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: "Neĝleopardo" ne estas eraro sed (laŭ vortaro.net) "uncio" estas ĉefa nomo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:45, 4 Sep. 2014 (UTC)
Ni ne estas nepre kopio de PIV. --pino (diskuto) 20:48, 4 Sep. 2014 (UTC)
@Pino~eowiki: Sed devas esti kopio de referencoj. Kie estas skribita ke "Neĝleopardo" estas ĉefa nomo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:58, 4 Sep. 2014 (UTC)
Se estas du sinonimoj ne signifas nepre ke unu devus esti ĉefa. Kaj ankaŭ laŭ mi enciklopedio ne povas esti nur kopio kun referenco, se ne estas minimumo de inteligenteco kaj libereco, finfine ni havas neniun enhavon. Estimata Mareck, pardonu se mi sincere parolas, vi povus alporti positivan interesan laboron vidu ekzemple Osta histoBiologia membrano sed nuna amaso de avertŝablono, alinomopeto en artikoloj estas peniga. Esperanta ke estonte mi kaj vi povos uzi tempon por pozitivan laboron. Amike. --pino (diskuto) 06:48, 5 Sep. 2014 (UTC)
Pardono ne estas bezonata. Mi vidas ke mi ne persvadas Vin. Eble aliaj Vikipedistoj helpas min. Uzanto:Castelobranco, Uzanto:Crowberin, Uzanto:Tlustulimu, Uzanto:Frglz, Uzanto:Marcos, Uzanto:Kani, Uzanto:RG72 mi pensas, ke tio estas interesa al Vi. Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:03, 5 Sep. 2014 (UTC)
Mi opinias, ke ĝi povas resti tia: kun uncio kiel alidirektilo, kaj pli facila, kvankam longa, plej konata vorto titola neĝleopardo.--kani (diskuto) 12:39, 5 Sep. 2014 (UTC)
@Kani: Mi komprenis, ke vi parolis, ke nun estas bone (neĝleopardo estas ĉefa nomo, uncio estas alidirektilo). Kie mi povas kontroli ke "neĝleopardo" estas "plej konata" kaj "pli facila" vorto? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:42, 5 Sep. 2014 (UTC)
Simple demandu al kelkaj esperantistoj ĉu ili konas la vortojn uncio, neĝo kaj leopardo.--kani (diskuto) 14:49, 5 Sep. 2014 (UTC)
Tio estus kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Mi demandus kaj neniu povas kontroli miajn rezultatojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:58, 5 Sep. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi preferas la nomon uncio, ĉar uncio ne apartenas al leopardoj. Same uncio ne apartenas al panteroj, kvankam etnolingve ekzistas nomoj kiel neĝa pantero". --Dirk Bindmann (diskuto) 17:48, 5 Sep. 2014 (UTC)
Jes estas ofte problemo kun etnolingvaj nomoj, kiuj ne plu konformiĝas kun scienca nomo. Verŝajne uncio devenas de la malnova scienca nomo Uncia uncia kaj nun neĝa pantero estus pli taŭga. Tie neĝleopardo kaj uncio havas referencon [vidu]. Por titolo estas nature pluraj ebloj sed mi timas ĉefe ĉikanadon.--pino (diskuto) 06:16, 6 Sep. 2014 (UTC)
Mi same kiel Pino kaj kani preferas la titolon "neĝleopardo". Temas pri kunmetaĵo el du Fundamentaj kaj vaste konataj radikoj, pro kio ĝi estas facile komprenebla, dum "uncio" estas neoficiala kaj apenaŭ konata, pro kio ĝi estas malfacile komprenebla eĉ por lingve spertaj Esperantistoj.
Marek, bedaŭrinde la Esperanto-vortaroj ne estas tiel bonaj ke la Vikipedio povas sekvi iliajn rekomendojn sen kritike konsideri ilin, studante la efektivan lingvouzon kaj aplikante la komunan prudenton de lingve spertaj Esperantistoj. Tio ne kontraŭas al Vikipedio:Ne faru originalan esploradon, ĉar ne temas pri tio, kion oni skribas en la artikolojn, sed nur pri tio, kiun terminon oni elektas el aro de konkurencantaj terminoj. Ankaŭ en aliaj Vikipedioj oni ĉe tiaj konkurencantaj terminoj studas la efektivan lingvouzon por decidi kiel nomi la artikolon, sen ke tio estas konsiderata originala esplorado. Marcos (diskuto) 11:08, 29 Sep. 2014 (UTC)
@Marcos:, mi denove demandas: Kie mi povas kontroli tion? En kiu esperantlingva referenco estas skribita ke "Neĝleopardo" estas estas pli bona nomo ol "Uncio"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:09, 29 Sep. 2014 (UTC)
SSV malrekomendas "uncio" kaj rekomendas "neĝleopardo".
SSV estas vortolisto kiu faras lingvajn rekomendojn surbaze de la principoj de la libro La bona lingvo de Claude Piron. Ĝi estas redaktata de Akademiano Renato Corsetti surbaze de diskutoj en la dissendolisto la-bona-lingvo, en kiu membras diversaj Esperantistoj, kiuj iel subtenas la principojn de La bona lingvo, interalie pluraj Akademianoj. Mi mem ankaŭ membras en tiu dissendolisto, kaj mi mem proponis la aldonon de la linio pri "uncio" kaj "neĝleopardo". Mia propono ricevis nur subtenojn kaj neniujn kontraŭojn, tiel ke la linio povis esti rapide aldonita al la listo.
Se vi daŭre havas dubojn pri la preferindeco de "neĝleopardo" al "uncio", vi eble povus sendi demandon pri la temo al la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto. Marcos (diskuto) 13:11, 24 Okt. 2014 (UTC)