Diskuto:Nepo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vatero nia kotoryja estas in la njeboo, heiliga estu nameo via, kommenu regneo via; estu volonteo via, jakoe in la njeboo, ebene soe na la erdeo. Ĉu ia pramalnova Esperanto? Petro 18. Jun. 2005 15:33 (UTC)

Ne, kara Petro, laŭ mia scio la supra frazo estas pseŭdoinventaĵo de vi mem. Sed la origina frazo, kies temon vi eble primokas per via supra demando, simple estis (stato de aprilo 2005):
Nepo estas esperantido proponita en 1915 de Cheshikhin.
Unuaj versoj de patro nia: "Vatero nia kiu estas en coelumo, heiliga estu nameo via, kommenu regneo via, estu willeo via kiel en coelumo tiel sur erdeo".
Eĉ se la lingvaĵo aspektas nekutima (kiel preskaŭ ĉiu artefarita lingvo komence aspektas nekutima al multaj nekonantoj de tiu lingvo), mi ne aŭtomate suspektus ke Roberto inventis la informon supre skizitan. Tamen necesus iu ekstera fonto, aŭ pluraj, por pruvi realan publikigon de tia lingvoprojekto. Se iu aldonus tia(j)n ekstera(j)n fonto(j)n, bone eblus reenmeti en vikipedion la informon en la teksteton "nepo", sen ajna moko.
ThomasPusch (diskuto) 17:47, 12 Aŭg. 2013 (UTC)
Huĥ, mi tro hastis, tute ne klakinta la paĝon Nepo (esperantido). Do la informo ja restis en vikipedio, nur ŝoviĝis al nova paĝo. Ŝajnas ke mi missuspektis vin pri invento de la plej supra frazo, Petro. Mi pardonpetas. Tamen mi ripetas ke bonus ekstera referenco pri la planlingvo. ThomasPusch (diskuto) 17:54, 12 Aŭg. 2013 (UTC)