Saltu al enhavo

Diskuto:Noormarkku

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la IPulo sufiĉe fuŝis la artikolon. Kiam mi komparis ĝin kun la germana kaj finna versioj, mi konstatis, ke la provinco, loĝantaro kaj jarindiko malĝustis. Krome estis sensenca frazo ene, kiu verŝajne ial "migris" el skizo de alia artikolo. Mi forprenis ĝin. Hodiaŭ samstile !!! Nevalida uzantonomo aŭ IP-adreso !!! kreis parte same fuŝajn artikolojn kaj neniam metis intervikiojn. Mi pensas, ke la IPulo kaj Nenoniel estas la sama persono. (Multaj uzantoj ŝajne ne rimarkas, ke subite la ensaluta kekso strikas. :-() Mi jam cerbumis, ĉu ni bezonas tiajn "helpantojn". Tre verŝajne ne. Do, eble mi aŭ alia administranto akompanu lin eksteren. Krome li jam foje "kaptis" forbaron eĉ en la finna kaj angla vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 20:08, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Tute prava, la rimarko de ekzakte tri jaroj. Mi nun ankoraŭfoje patrolas ĉiujn paĝojn en la kategorio "eksaj komunumoj de Finnlando", kaj ankoraŭ aldonis teksterojn, eksteran ligilon kaj precipe tri fotojn ĉi tie. Do la teksto tamen aspektas bela tri jarojn post la kreo. Kaj mi ĉie en vikidatumoj ankaŭ metis priskribojn ne nur en Esperanto, sed ankaŭ la dana, germana, angla, hispana, franca, itala kaj nederlanda (en la finna kaj sveda jam estis)- ioma servo de Esperanto al neesperanta Eŭropo. Do fine nun la teksto kaj ĉiuj aliaj jam kontrolitaj plenumas la minimumajn kondiĉojn de artikola ĝermo. ThomasPusch (diskuto) 16:30, 3 jun. 2024 (UTC)[Respondi]