Diskuto:Nord-Ĉungĉongo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel konate, la provinco en korea alfabeto nomiĝas 충청북도, kio laŭ sistemo McCune-Reischauer transliteriĝas Ch'ungch'ŏngbukto, laŭ la angla reviziita latinliterigo de la korea Chungcheongbuk‑do - "buk" estas norda, "do"/"to" provinco/regiono. Litero "e" tute ne prononciĝas, kaj aperis nur pro teknika evito de apartaj literoj en la angla reviziita latinliterigo de la korea. En Esperanto, la regiona nomo sen adjektivo povas esti "Ĉungĉong[o]" aŭ "Ĉunĉon[o]", prefere kun substantiva finaĵo kiel kutimas pri unuarangaj subŝtataj unuoj en Eŭropo, sed la "e" de la angla reviziita latinliterigo tentigas al misprononco "Ĉung ĉe ong" kaj prefere ne estu en esperantlingva formo. La nazala sono "ŋ" en Esperanto foje transliteriĝas "n", foje "ng", en la ĉina urbonomo Honkongo (origina prononco hœ́ːŋ.kɔ̌ːŋ eĉ estas unu variaĵo en la unua silabo kaj dua variaĵo en la dua silabo, ene de la sama vorto). En duba kazo probable pli bonas transskribo "ng", por montri ke temas pri io alia ol simpla sono "n". Laŭ tio, la formo "Ĉungĉongo" aspektas plej tolerebla, kaj kun adjektivo rezultas Norda Ĉungĉongo aŭ Nord-Ĉungĉongo, respektive Suda Ĉungĉongo aŭ Sud-Ĉungĉongo. Mi hieraŭ kreis tiun ĉi paĝon laŭ antaŭa ruĝa ligilo "Nord-Ĉungĉeong" en la paĝo "Sud-Koreio", sed nun provizore alinomigas ĝin al Nord-Ĉungĉongo. Tamen mi ne havas eksterajn referencojn por mia decido, nur celas al laŭeble tolerebla formo. Tial aldono de eksteraj referencoj pri la provinconomo el la esperantlingva literaturo pri Koreio tre bonvenus. ThomasPusch (diskuto) 10:56, 12 maj. 2017 (UTC)[Respondi]