Diskuto:Novjorko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial estas uzitaj tiom da anglaj citŝablonoj. Ĉu ĉiu el ni kreos nacilingvan citŝablonon? Petr Tomasovsky (diskuto) 16:49, 6 Mar. 2012 (UTC)

Kelkaj jam ekzistas; vidu Kategorio:Citŝablonoj. Bonvolu rigardi historion de la anglalingvaj ŝablonoj por konstati ke iu enportis ĝin jam antaŭ pluraj jaroj kaj ke neniu penis Esperantigi ĝin poste. Eble neniu ĝis nun sentis sufiĉe fortan bezonon de tiaj ŝablonoj por plenumi tiun taskon. Mi foje provis iom Esperantigi kelkajn ŝablonojn, sed la farenda tasko restas ega. --Arno Lagrange @ 23:08, 6 Mar. 2012 (UTC)
Sufiĉas rigardi ŝablonon {{Cite journal}}, kiu estis nur alidirektilo al versio en Esperanto, nome ŝablono {{Citgazeto}} kaj jen, necesis havi ankaŭ anglalingvan version. La historio de redaktoj de la ŝablono diros pli. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:14, 7 Mar. 2012 (UTC)

Kial ne Nov-Jorko laŭ PIV? [1] Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:40, 1 Dec. 2015 (UTC)

Mapo laŭ iso[redakti fonton]

Saluton, mi petas teknikan helpon kun la mapo priskribita "Situo de la Novjorko en Novjorkio".

Mi donas al regiono-ISO=US-NY kun mapligilo     = jes, sed io misas. Sj1mor (diskuto) 10:13, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]