Diskuto:Nucela embriodisvolviĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, @Lumass:. Kion signifas "nucela"? Mi ne konas tiun vorton nek trovis ĝin en vortaro. --Uzanto:Tlustulimu (diskuto) 11:57, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Strukturo[redakti fonton]

Saluton, @Lumass:. Mi ĵus konstatis, ke la artikolo ne havas ligilojn al aliaj artikoloj nek al alilingvaj versioj. Krome ĉapitroj ne havas taŭgan aspekton. Ĉu eblas korekti tion? Krome mankas kategorioj. Ĉu eblas aldoni eble iun kategorion? - Ĉifoje mi ne serĉis eblan rilatan alilingvan artikolon nek alia uzanto. Eble vi mem foje provu aranĝi tion. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:57, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton Tlustulimu| Nucela venas el nucelo. Nucelo estas parto de semo kies ĉeloj ne apartenas al la reproduktaj histoj. ĉe iuj plantoj ekz.plimulte el citrusoj, de la semoj ni havigas la semplanteton kiu estas rezulto de la ovola fekundigo kaj plie du,tri,kvar..aliaj kiuj estas elvolviĝo de ne reproduktaj ĉeloj. Tiam formiĝas la nucelaj klonoj ke tute egalas al la patrina planto, pli klare,al tiu planto de kiu oni ĉerpis la semojn. La artikolo mi tradukis el angla versio Nucellar embryony. Mi evitis esperantigon de "embryony".Diskuto:Lumass —La komenton aldonis, sen subskribo, Lumass (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Lumass. Bedaŭrinde vi respondis nur mian demandon el la antaŭa ĉapitro ĉi tie. Kio pri la ceteraj problemoj, kiel la jenaj:
  • mankas internaj ligiloj, do al aliaj artikoloj
  • mankas bildoj
  • mankas kategorioj
  • la formo de la artikolo estas fuŝa, ĉar ne videblas apartaj ĉapitroj.
Mi jam korektadis tion ĉe aliaj artikoloj, kreitaj de vi. Nun fakte estas via vico mem fari tion. Alie vi ja eble neniam scios, kiel oni faras tion. --Tlustulimu (diskuto) 22:12, 6 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Lumass: Ĉu vi eble jam legis miajn ĉisuprajn rimarkojn? --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara Tlustulimu jen denove la artikolo bedaûrinde ne tute kompleta ĉar mi ne sukcesis kaptadon de referencoj, eksteraj ligoj>Ankaû mi ne povis enmeti la skeman bildon. Malgraû miaj streboj mi ankoraû mallertas. Vidu ke la angla versio ne estas bona eĉ estas tre konfuza kaj postiĝinta. Mi ne trovis pli bonan tradukon por self-incompatibility, mem-neakordigebla(eco) vere estas provo, tamen ni bezonas ion pli trafan. Mi estas danka al vi pro viaj helpoj sed neniel mi intencas elĉerpi vian bonvolemon.Amike Lumass

@Tlustulimu:! Kara, mi iam faris mian eblon rilate al la artikolo Nucela embriodisvolviĝo. Mi ankoraû dubas ĉu tiu titolo estas la plej ĝusta. Por korespondi rekte al la alilingvaj, estas la alternativa Nucela plur(poli)embriiĝo. Mi atendas komentojn. Foje, mi jam diris la tradukon de la angla self incompatibility al ne memakordigebla(eco) ne kontentas al mi.Mi vidis en brazila vortaro la terminon kompatibila /nekompatibileco,tamen mi ne trovis ĝin alie, ĉu uzinda? Amike via lumass. @Tlustulimu:!Kara, post multaj provoj mi ne sukcesas enmeti tute trafe la referencojn de tiu artikolo. Mi jam korektis la artikolon Apomikso (Apomixis, en) jam tradukita maŝine plene de eraroj, tamen mi ne submetiĝos ĝin ĉar la referencoj malhelpas min. Mi kredas ke de nun mia sindediĉo devos esti nur ĝermoj.Amike,Lumass 01:17 2a julio 2021 (UTC).