Saltu al enhavo

Diskuto:Olgoj ĥorĥoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pruvu seriozecon de la artikolo! Kie restas la adjektivo? Kial du substantivoj unu post la alia. Narvalo 21:02, 31. Dec 2006 (UTC)

Ĉu tion elpensis la ĉeĥa rokbando Orgoj Chorchoj? Narvalo 21:14, 31. Dec 2006 (UTC)

Kial la nomo estas esperantigita tiel? --Raoni Sousa 16:15, 4. Apr 2007 (UTC)

Laŭ mia kompreno temas pri legenda kaj fikcia estaĵo, kiu eventuale ankaŭ povas ekzisti en realo, sed tia reala ekzisto estis neniam pruvita. Kompreneble permesatas verki vikipediajn artikolojn pri fikciaj estaĵoj (Harry Potter, Pipi Ŝtrumpolonga, Asterikso, Miĉjo Muso kaj multegaj aliaj), sed tiam bonas indiki ke temas pri unuavice fikcia estaĵo. La plej unua versio de tiu-ĉi artikolo havis en sia unua frazo la adjektivon "mita" - tio almenaŭ estis provo de aludo al la legendeco de la fenomeno, sed poste la tono de la artikolo bedaŭrinde ŝanĝiĝis al kvazaŭ-raporto pri reala fakto. Indus orientiĝi pri pluraj alilingvaj artikoloj, kiuj laŭ mi pli bone sukcesas neŭtrale prezenti la fenomenon en fikcio, sen aserti ke temus pri priskribo de biologia faktaĵo. La e-lingva nomo, pri tio eblas konsenti kun Raoni Sousa, estas misgvida: Ne temas pri e-lingva vorto, sed pri latinliterigo laŭlitera el la rusa kaj origine la mongola, sed la du oj-finaĵoj supozigas ke povus temi pri pluralaj substantivoj. Eble pli bonus vere e-lingvigi la nomon, kaj la rezulto probable estus "Olgoj-Ĥorĥojo". Tio ankaŭ sonas kaj aspektas kiel nekutima vorto, sed ja vere temas pri nekutima fenomeno... ThomasPusch (diskuto) 18:50, 16 Okt. 2013 (UTC)