Saltu al enhavo

Diskuto:Olimpika teamo de rifuĝintoj en la Somera Olimpiko 2024

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo "Olimpika skipo de rifuĝintoj ĉe la Somera Olimpiko 2024" respektive pli frua titolo ankoraŭ pli klare estis laŭlitera taduko de la franca titolo al Esperanto. Tamen ne kompreneblus, kial ĉiuj naciaj teamoj en la evento nomiĝu "teamo", kaj tiu ĉi "nur" titoliĝu "skipo", kvazaŭ ĉiuj naciaj teamoj vere sporte kunlaboras kaj sentas sin unu grupo, kaj la rifuĝintoj simple estas de ekstere grupigitaj en devigan laboran skipon. Ĉiukaze, en Esperanto jam de la du antaŭaj olimpikoj ekzistas la teksto Olimpika teamo de rifuĝintoj, kaj klare la teksto de 2024 adaptiĝu pli al la antaŭa esperantlingva titolo ol al iu ajn hazarde elektita nacilingva titolo. Do mi ŝanĝas la titolon al formo Olimpika teamo de rifuĝintoj ĉe la Somera Olimpiko 2024, analoge al la pli ĝenerala teksto Olimpika teamo de rifuĝintoj. Ĉu la liga vorteto estu "ĉe" aŭ "en" estas simple demando de persona prefero. Tamen, ĉar la aliaj naciaj teamaj aperoj ĉiuj havas la formon "Francio/Nederlando/Kiribato en la Somera Olimpiko 1896/.../2024", pro unueco elektiĝu la vorteto "en", do Olimpika teamo de rifuĝintoj en la Somera Olimpiko 2024. ThomasPusch (diskuto) 10:44, 13 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]