Diskuto:Opasnij jazik

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo devus esti parto de La danĝera lingvo, ne memstara artikolo.-Fernando Maia Jr. 17:37, 17 Dec. 2011 (UTC)

Laŭ mia kompreno la ruslingva eldono de la historia studo ne estas simple laŭvorta traduko de la originaj germana kaj esperantlingva versioj, sed pliampleksigo kun aparta aldona fokuso pri la fruaj persekutoj kontraŭ Esperanto antaŭ la apero de naziismo kaj stalinismo. En tiu juĝo eblas atribui al la ruslingva verkaĵo statuson de "memstara libro", ne nur kiel traduko. Tamen eblus konsideri ĉu eblus trakti ĉiujn tri versiojn de la libro en unu artikolo, sed ankaŭ lasi la situacion tia kia ĝi estas nun, ne ŝajnas al mi katastrofo... Ĉiukaze indas elstarigi en la teksto ke temas pri pli ol laŭvorta traduko, kaj eble komprenanto de ĉiuj tri lingvoj, kiu posedas ĉiujn tri lingvoversiojn de la libro, povus pliprecizigi kiom ampleksaj estas la diferencoj. Aŭ eble en iu recenzo pri la ruslingva eldono estas indikoj pri tio. Mi mem bedaŭrinde nun ĉi-teme ne povas liveri eksterajn referencojn. ThomasPusch (diskuto) 20:50, 30 Maj. 2014 (UTC)