Diskuto:Ora Marbordo (kronkolonio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomigu kaj apartigilu[redakti fonton]

Mi proponas alinomigon de la artikolo Ora Marbordo al Ora Marbordo (kronkolonio). Poste, Ora Marbordo estu apartigil-paĝo mencianta ankaŭ la vorton Gold Coast.--Salatonbv (diskuto) 22:46, 29 Jul. 2013 (UTC)

✔ Farite ĉar neniu kontraŭis.--Salatonbv (diskuto) 23:21, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
Lvh, Kani, mi kaj Verdulo kreis la paĝon, kvazaŭ la regno de Ora Marbordo nur estintus brita kronkolonio ekde la jaro 1850, sed fakte jam estis tie portugala kolonio en la 15-a jarcento, same nomata Ora Marbordo. Tial la ŝovo de la simpla nomo "Ora Marbordo" al la nuna nomo estas fakte limigo al la brita okupado. Eble "Ora marbordo (Afriko)" pli sencus, por kovri la tutan historion de la marbordo de nuna Ganao, kiun la bordo pasis sub la nomo "Ora Marbordo", ĉar fakte la apartigilo jes sencas, konsiderante dke tutmonde estas ankoraŭ aliloke "Oraj Marbordoj". Sed por tio oni ankaŭ devus pliampleksigi la tekston mem al la tempo antaŭ la jaro 1850. ThomasPusch (diskuto) 13:24, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]