Diskuto:Partio por la Brazila Social-Demokratio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frazo "Oni mastrimis de 1995 ĝis 2002 kun Fernando Henrique Cardoso" en tiu vortumo ne kompreneblas. Mi supozas ke la verkinto de tiu frazo volis skribi "De 1995 ĝis 2002 la partiano Fernando Henrique Cardoso estis la ŝtata prezidanto de Brazilo, do la partio en tiu periodo gvidis la ŝtatan politikon". Cetere la periodo estis ĝis januaro 2003, do sinceras skribi "ĝis 2003". Ĉar la frazo "Oni mastrimis..." vere ekzotikas, mi ŝanĝas la vortumon. ThomasPusch (diskuto) 16:01, 10 Feb. 2016 (UTC)

Por Por: Mi konsentas kun ThomasPusch. Per Oni mastrimis de 1995 ĝis 2002 kun Fernando Henrique Cardoso, PedR verŝajne volis diri, ke la partio regis en Brazilo dum la periodo, kiam Fernando Henrique estis la prezidanto. La frazo de Thomas ("la partio en tiu periodo gvidis la ŝtatan politikon") ŝajnas tute bona. CasteloBrancodiskuto 23:03, 1 Mar. 2016 (UTC)
Cetere: Mi komprenas ke Partio por la Brazila Social-Demokratio estas laŭeble proksima traduko de la portugala nomo Partido da Social-Democracia Brasileira. Tiu precizeco kaŭzas perdon de la portugala mallongigo PSDB en Esperanto. Alternativo estus iom rearanĝi la esperantan nomon, tiel ke la mallongigo PSDB ankaŭ funkcias en tiu-ĉi lingvo, nome traduki la partian nomon Partio Social-Demokratia de Brazilo aŭ (se deziratas konservi la vorteton "por") Partio por la Social-Demokratio en Brazilo. La traduko estus nur minimume pli libera, kaj la konata mallongigo tuj kompreneblus en Esperanto. Ĉu estas iuj dokumentaj fontoj por uzo de la ĝisnuna esperantlingva traduko de la partia nomo? ThomasPusch (diskuto) 16:01, 10 Feb. 2016 (UTC)
Komento Komento: Kiam mi kreis tiujn artikolojn pri brazilaj partioj, mi nenion konis pri esperantigado de propraj nomoj en titoloj de artikoloj kaj simple sekvis la formon kiun mi trovis en aliaj similaj artikoloj. Nun, mi vidas ke estas malsamaj opinioj. Tial, mi volas legi opiniojn de spertuloj antaŭ doni mian opinion. Hodiaŭ mi serĉis aliajn fontojn, kaj trovis malsamajn uzojn. Ekzemple, Júlio Flores uzas en sia vortaro "Partio de la Brazila Socialdemokratio"-n. Le Monde diplomatique preferas "Brazila Socialdemokrata Partio"-n (2). Ĉu malsama esperantigado povas esti konsiderata originala esplorado? CasteloBrancodiskuto 23:03, 1 Mar. 2016 (UTC)