Diskuto:Pascal Dubourg Glatigny

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara @Robert Weemeyer: En januaro 2023 vi forigis la informkeston kun klarigo ke "la informkesto montras malĝustan naskiĝdaton". Sed tute ne havi informkeston ankaŭ ne estas solvo. Se montriĝas malĝusta naskiĝdato, aŭ devas esti eraro en vikidatumaro aŭ okazis miskompreno inter vikidatumaro kaj nia loka informkesto. Mi, kiu nur ĵus ekvidis la paĝon sen informkesto, ne jam komprenas kio estus malĝusta kaj kio ĝusta naskiĝdato, sed mi ĉiukaze unue reenmetas la informkeston - devos esti ebla trovi la eraron aŭ teknikan miskomprenon sen tute buĉi informkeston kaj simple "elŝlosi" vikidatumaron. Si vi emas, vi klarigu kio ekzakte estis via rimarko ke io misas ĉi-tie, kaj se vi ion notas, bonvolu meti ŝablonon {{re|ThomasPusch}}, ĉar alikaze mi ne vidos ke vi notis ion ĉi tie ... vikipedio ekde longe tro grandas ol ke oni povus regule kontroli ĉiujn diskutpaĝojn en kiuj oni foje notis ion... Ĉu bone? Sincere ThomasPusch (diskuto) 07:23, 8 mar. 2024 (UTC) [Respondi]

Nun kiam mi reenmetis la informkeston, mi vidas ke en vikidatumo estas informo "naskiĝdato 20-a jarcento", el kio nia kesto arbitre "elkalkulas" naskiĝdaton "30-an de novembro 1949". Tio jam montras grandiozan miskomprenon. La informo "naskiĝdato 20-a jarcento" apenaŭ estas "naskiĝtago"... Se ni vere havas tute nenian indikon pri ajna naskiĝjaro aŭ naskiĝjardeko, ni devas simple noti informon "naskiĝdato 20-a jarcento", aŭ agordi la keston montri la informkeston sen indiko pri naskiĝdato. Ĉar la fakto ke la homo ankoraŭ ne havas mortodaton ja signifas ke li nur povas havi naskiĝjaron en 20-a aŭ 21-a jarcento, kaj se li publikigis la verkon "Egnatio Danti, Les deux règles de la perspective pratique de Vignole, traduko kaj eldono, Paris, CNRS éditions, 2003", centprocente klaras ke li ne naskiĝis en 21-a jarcento, ĉar tian titolon de 2003 ne elpensintus bebo. Do la fakto ke li naskiĝis "en 20-a jarcento" estas memevidenta banalaĵo.

Evidentiĝas ke agordi la keston montri la informkeston sen indiko pri naskiĝdato ne eblas, do estas alternativo montri naskiĝon "dato nekonata" aŭ "20-a jarcento". Ĉar la informo ke li naskiĝis "en 20-a jarcento" al mi aspektus iom ridinde banala, mi provizore indikas naskiĝon je "dato nekonata". Pli elegante kompreneble estus trovi ian naskiĝjaron... ThomasPusch (diskuto) 07:37, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]