Diskuto:Pinofitoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunigi pingloarbo al tiu ĉi artikolo (Pinofitoj)[redakti fonton]

Estas tri vortoj similaj. Pingloarboj celas precipe la formon de la folioj. Koniferoj (ne fundamenta) celas precipe la formon de la fruktoj. Pinofitoj estas scienca vorto pri sistematika aro de plantoj. Kvankam teorie estas malsama nuanco en la signifo de tiuj vortoj, fakte ili estas uzataj samsence: ekzemple, en Listo de pingloarboj oni mencias la Cipresacojn, kiuj havas skvamajn foliojn kaj ne pinglojn, kaj la Araŭkariacojn kiuj havas larĝajn, ne pinglajn foliojn (vidu ekzemple Kvinslandan araŭkarion).

Nun en vikipedio Konifero jam alidirektas al Pinofitoj (tiu ĉi artikolo). Mi proponas kunigi ankaŭ la artikolon Pingloarbo, alidirektante ĝin al Pinofitoj, post transporto de la utila enhavo. Bonvolu sciigi vian opinion prie.--Rdelre (diskuto) 06:40, 19 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

La ligita germana artikolo temas pri pinglo-arbaroj (dum la germana titolo por pingloarbo (Nadelbaum) mem alidirektas al pinglaloj (germana Koniferen). Do iomete konfuzas situo.Narvalo (diskuto) 11:27, 19 apr. 2019 (UTC)[Respondi]