Kvinslanda araŭkario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
kvinslanda araǔkario
Old Araucaria bidwillii.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Araǔkariacoj Araucariceae
Genro: Araǔkario Araucaria
Specio: A. bidwillii
Araucaria bidwillii
HOOK.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
branĉo kun folioj
maskla strobilo
ina strobilo

La Kvinslanda araǔkario (Araucaria bidwillii), ankaŭ nomata bunja-pino, estas plantspecio de la genro Araŭkario (Araucaria) en la familio de la Araŭkariacoj (Araucariaceae). Ĝi hejmiĝas en la orienta Aŭstralio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Araucaria bidwillii kreskas kiel arbo kaj atingas kreskoalton ĝis avaraĝe 35 m, eĉ ĝis 50 m kaj 150 cm diametro de trunka diametro. La arbokrono estas simetria; ĉe junaj arboj ĝi estas iom piramida, ĉe pli maljunaj arboj kupolforma. De la dika trunko la branĉoj staras erticile for de la trunko. La malhelbruna ĝis nigra ritidomo malfiksiĝas en ĝis 2,5 oble 7,5 cm grandaj skvamoj. La arboŝelo de plenkreskita arbo havas dikecon de 5 ĝis 10 cm kaj estas profunde sulka.

Ekzistas heterofilio. La folioj de junaj arboj (eventuale pro la alklimatizado al la lummalriĉa kreskejo en la ombro de la grandaj arboj) estas helverdaj, brilaj kaj 2,5 ĝis 5 cm mallarĝaj; ili estas rigidaj kaj finiĝas per akra pinto. Tiuj folioj staras du vice ĉe la branĉoj. La folioj de plenkreskaj arboj staras radie ĝĉirkaǔ la branĉo. Ili brilas kaj estas ledaj kaj 0,7 ĝis 2,8 cm longaj. Ili havas pli larĝan, lancetan ĝis triangulan formon. Ili ne havas ĉefan folivejnon, sed multajn paralelajn maldikajn folivenojn.

La kvinslanda araǔkario estas monoika. La arboj komencas frukti en la aĝo de ĉirkaǔ ... jaroj. La masklaj strobiloj aperas en aprilo kaj maturiĝas en septembro ĝis oktobro. Ili estas oblongaj cilindroformaj, ĝis 20 cm longaj kaj kreskas fine de la mallongaj branĉoj. La inaj strobiloj kreskas de decembro ĝis marto; ili maturiĝas de la polenigado ĉ. 17 monatoj. La strobiloj similas al ananaso kaj estas unikaj pro ilia grandeco: Ili estas ovoidaj ĝis preskaǔ globformaj (kiel ananaso). Ili fariĝas ĉ. 30 × 22 cm grandaj. La malhelverdaj strobiloj pezas 8, ĝis 10 kg. La strobilaj skvamoj estas oblongaj-eliptaj aǔ oblongaj ovformaj; la rando estas relative dika. La pintoj de la strobilaj skvamoj finiĝas triangule. La strobiloj enhavas 50 ĝos 100 grandaj semoj, kiuj longas ĉ. 2,5 cm kaj ne estas flugilhavaj. La semoj estas eliptaj kun longa fino; ili estas ĉitkaǔita de maldika, malintensive flava integumento. La semo estas manĝebla.

La ĝermado okazas subgrunde; el la semo unue kreskas radiko, poste kreskas utuberon, poste kreskas la ŝoso. La semo povas kuŝi 2 ĝis 24 monatojn, antaǔ la ĝermplanto trarompas la teran surfacon.

Ĉar la semo ne havas flugilojn kaj normalkaze la tuta ina strobilo falas de la arbo kun verdaj kovroskvamoj, la disvastigo de la semo estas tre limigita. Verŝajne la semo disvastiĝis iam per ne plu ekzistantaj bestoj.

Disvastigo kaj kreskejo[redakti | redakti fonton]

La hejmregiono de tiu ĉi specio estas la aǔstralia Kvinslando. Ekzistas hodiaǔ du regionoj, kie la arbo kreskas nature: granda arealo en la sudoriento de Kvinslando kaj du pli malgrandaj regionoj en la nordo de tiu subŝtato. En ambaǔ regionoj kreskas pluvarbaro. Ofte samtempe kreskas la dua specio de aǔstralia Araǔkario, Araucaria cunninghamii. La arbo kreskas prefere sur bazaltdevenaj grundoj kaj en regionoj kun jara percepitaĵo de pli ol 1000 mm. La kvinslanda Araǔkario toleras temperaturojn inter −4 kaj+40 °C.

Hodiaǔ la kvinslanda Araǔkario estas kultivata kiel ornamarbo en Kvinslando kaj Novsudkimrujo. Ĝi ankaŭ estas kultivata en aliaj varmaj regionoj de la mondo, ekzemple en suda Usono, Nov-Zelando kaj Ĉinujo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de ĉi tiu specio okazis 1843 sub la nomo Araucaria bidwilli fare de la brita William Jackson Hooker en London J. Bot., 2, paĝo 503, tabulo 18–19.[1] La epiteto poste ricevis duan „i“ al bidwillii. Ĝi honorigas la plantkolektanton John Carne Bidwill (1815–1853) [2] kiu kolektis tiun planton kiel la unua en la jaro 1843.

En de la genro Araŭkario (Araucaria) oni metis la specion en la sekcion Bunya, kie ĝi estas la sola reprezentanto. Oni konas pliajn fosilajn speciojn el tiu sekcio, inter ili Araucaria mirabilis de la Jurassic-Cerra-Cuadrado-arbaro en Patagonio.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La manĝebla semo estis grava nutraĵon por la indiĝenaj aŭstralianoj. En la jaro 1842 la arbo estas protektita tial per reĝa dekreto.

Tiu protekto finis 1860 per Queensland Unoccupied Crown Lands Occupation Act 1860 (kvinslanda leĝo). Sekve komenciĝis la hakado de la arboj por ricevi lignon. Oni uzas la lignon por fari tabulojn kaj plankajn kovraĵojn. La restantaj arboj estas hodiaǔ protektataj; oni rajtas kolekti nur la semojn. Hodiaǔ ekzistas ankaŭ kultivejojn, kie la specio kreskas.

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

La arbo estis valora por la indiĝenaj homoj, kiuj manĝis ĝiajn nuksojn. La Bigambulaj, Barungamaj kaj Madanbanĝiaj homoj marŝis de la Burneta Rivero (Bundabergo), la Klarenca Rivero (Graftono) kaj la Maranoa Rivero (Romao) al la Bunja Montaro; loko kiu enhavas multajn Bunjajn Pinojn, por festi la arbon kaj manĝi ĝiajn nuksojn. La lasta bunja festo estis en 1875[3].

Specialoj ekzempleroj[redakti | redakti fonton]

Speciale granda ekzemplero troviĝas ĉe „Bunya Track“ en la en la Bunja montara naturparko. Ĝi havis en la jaro 2002 altecon de 50 m kaj diametron de 186 cm trunka diametro. En la proksima „Little Falls Trail“ troviĝas dua ekzemplero de alteco de 51,5 m kaj diametro de 133 cm.

Fontoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Araucaria bidwillii en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  2. [1]
  3. C.J. Earle: Araucaria bidwillii (angle). The Gymnosperm Database (2017-05-08). Alirita 2017-09-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]