Diskuto:Pipi Ŝtrumpolonga

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jaroj de la Pipi-filmoj[redakti fonton]

Germanaj vikipediistoj, kiuj havas ĉiujn kvar Pipi-filmojn video- kaj DVD-forme, ĵuras, ke la du sved-germanaj filmoj Pippi Långstrump (Pipi Ŝtrumpolonga) kaj Här kommer Pippi Långstrump (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga) ambaŭ produktiĝis dum 1969. Poste sekvis la du aliaj sved-germanaj filmoj Pippi Långstrump på de sju haven kaj På rymmen med Pippi Långstrump, ambaŭ dum 1970. La datumbazo "Internet Movie Database" malsamopinias kaj asertas, ke Här kommer Pippi Långstrump nur filmiĝis dum 1973, kaj do estas la lasta de la serio (kaj tiu-ĉi artikolo sekvas la informojn de IMD). Kio do? Tria, laŭeble fidinda fonto: La reta vendejo AMAZON konfirmas, ke la unua aserto pravas kaj IMD eraras (kvankam la angle sinkronigitaj filmversioj parte nur publikiĝis dum 1975 kaj 1977, sed ja temas pri la sveda kaj germana originalo).

Fidante je la (de mi unue pridubita, sed konfirmita) korekteco de la germana vikipedio kaj de AMAZON, mi do ŝanĝas (en kaj artikoloj Inger Nilsson kaj Pipi Ŝtrumpolonga) la sinsekvon de Här kommer Pippi Långstrump (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga) de 4 al 2 kaj la jaron de 1973 al 1969.

ThomasPusch 17:42, 11. Okt 2006 (UTC)